Malkoloniigo de Afriko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
La supera edukado de kelkaj personoj estis grava ŝlosilo por informi kaj aktivigi la loĝantarojn. Afrikaj soldatoj kiuj luktis ekstere (ekzemple dum la Dua Mondmilito) aŭ afrikaj studentoj kiuj iris ankaŭ eksterklanden por studi, ekhavis pli ampleksan opinion pri la mondo kaj pli samtempaj idearoj. El tio naskiĝis la [[Afrika naciismo]].
 
La afrikaj estroj rimarkis tuje, ke Afriko estis estinta ŝlosilo por la venko dum la Dua Mondmilito. Kelkaj el tiuj [[Naciismo|naciismaj]] estroj estis jenaj: [[Jomo Kenyatta]] (de [[Kenjo]]), [[Kwame Nkrumah|Nkrumah]] (de [[Orbordo]], nuna [[Ganao]]), [[Léopold Sédar Senghor|Senghor]] (de [[Senegalo]]) kaj [[Félix Houphouët-Boigny|Houphouët-Boigny]] ( de [[Eburbordo]]). Ekde afrika vidpunkto, la kolonioj estis helpintaj siajn koloniajn estrojn militi kontraŭ nekonata malamiko sen mencii la vorton ''sendependo''. Kelkaj estroj kiel [[Hendrik Frensch Verwoerd|Verwoerd]] kaj [[B.J. Vorster|Vorster]] de [[Sudafriko]] apogis la reĝimon de [[Adolf Hitler|Hitler]] dum la plejparto de la guberniestroj de la francaj kolonioj agnoskis la reĝimon de [[Reĝimo de Vichy|Vichy]] Ĝis [[1943]].
 
La germana propagando dum la milito ludis gravan rolon je tiu malakcepto de la brita povo. Ĉar [[Japanio]] komencis sian [[Hirohito|imperian]] projekton en la [[Orienta Azio]], okazis drasta malabundo de materialoj, kiel la [[kaŭĉuko]] kaj kelkaj mineraloj. Afriko devigiĝis solvi tiun malabundon, kaj profitis tiun ŝanĝon: la lokaj industrioj naskiĝintaj setligis novajn vilaĝon kaj la jam ekzistantaj urboj duobliĝis. La socia kaj industria kresko plibonigis la [[alfabetigo]]n kaj kun tiu la prosendependemajn gazetojn.