Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

141 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
La [[Itala kontraŭnazia rezistmovado]] (en [[itala]]: ''Resistenza italiana'' aŭ simple ''la Resistenza'') estas [[terminego]] por italaj [[Rezistomovado|rezistogrupoj]] dum la [[Dua Mondmilito]]. Ĝi opoziciis al fortoj de [[Nazia Germanio]] same kiel de ties [[Marioneta ŝtato|pup-ŝtata]] loka reĝimo, nome la [[Itala Sociala Respubliko]], post la de Germanio milita okupacio de Italio okazinta inter septembro 1943 kj aprilo 1945. La movado kiu stariĝis inter italoj de diversaj sociaj klasoj kaj ideologioj estis konata ankaŭ kiel '''Itala rezistado''' kaj kiel '''Italaj partizanoj''' (''partigiani'' [partiĴAni] en itala), kaj la terura konflikto kie ili partoprenis estas referencita kiel '''Itala Liberiga Milito''' alude al la [[Kampanjo de Italio]] kontraŭ la [[Akso Romo-Berlino-Tokio]] aŭ kiel '''Itala Enlanda Milito''' (reference specife al la konflikto kontraŭ la [[Faŝisma Italio|italaj faŝistoj]]). La moderna [[Itala Respubliko]] estis teorie deklarita kiel fondita sur la lukto de la rezistado.
 
En julio [[1943]] Sicilio estis invadita fare de la [[aliancanoj]], kaŭzante la kolapson de la faŝista reĝimo kaj la falon de Mussolini. La {{daton|8|septembro|1943}} Italio kapitulacis. La germanoj baldaŭ sukcesis pri prenado de kontrolo de norda kaj centra Italio. La lando restis batalkampo por la resto de la milito. Norda Italio estis konkerita de Aliancanoj kaj italaj partizanoj dum la [[Ofensivo en Italio de printempo 1945|Ofensivo de printempo 1945]].
 
Post la [[dua mondmilito]], la provizora registaro okazigis [[referendumo]]n por decidi ĉu Italio daŭre estu reĝlando aŭ iĝu respubliko. La sudaj regionoj de Italio plej favoris monarĥion, dum la nordaj regionoj forte subtenis respublikon; la averaĝa tutlanda rezulto tamen favoris respublikon. La {{daton|1|januaro|1948}} Italio ekhavis [[konstitucio]]n, kaj dum la sekvaj jaroj la lando eniris plurajn internaciajn organizojn: ĝi iĝis membroŝtato de [[NATO]] (en [[1949]]), de la onta [[Eŭropa Unio]] (de kiu Italio iĝis fondinta lando, en [[1950]]) kaj de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] (en [[1955]]).
161 034

redaktoj