Kartvela ribelo de Teselo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Kartvela ribelo de Teselo''' (en nederlanda: ''Opstand der Georgiërs'') (5a de aprilo 1945 – 20a de majo 1945) estis insurekcio de la 882a Infanteria Bataliono '...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Sciante pri la avanco de Aliancanoj, la nokton de la 5a–6a de aprilo 1945, la kartveloj ribelis kaj ekkontrolis preskaŭ ya tutan insulon. Ĉirkaŭ 400 germanaj soldatoj estis mortigitaj en la dekomenca ribelo, preskaŭ ĉiuj dormantaj en la barakoj kiujn ili kunhavis kun la kartveloj, kiu uzis [[tranĉilo]]jn kaj [[bajoneto]]jn. Aliaj estis pafitaj kaj mortigitaj dum patrolis la insulon ĉu are ĉu unuope tiun nokton kaj la venontan tagon. Membroj de la [[nederlanda rezistado]] partoprenis kaj helpis la kartvelojn,<ref> Der Spiegel, p. 189. </ref> tamen, la ribelo dependis el esperita surterigo de [[Aliancanoj]] — kio ne okazis. Krome la kartveloj malsukcesis kontroli la kontraŭŝipajn artilerion en la suda kaj norda marbordoj de la insulo; la servistoj de tiuj artileriaj instalaĵoj estis la nuraj germanoj ankoraŭ vivaj en la insulo.
 
Oni ordonis kontraŭatakon kaj la nedamaĝita artilerio ekpafis al la lokoj kie estis supozeble ribeluloj. Ĉirkaŭ 2 000 rifluloj<ref> Der Spiegel, p. 190. </ref> el la 163a Mar-''Schützenregiment''<ref> Komponita el improvizitaj unuoj kiel kutime en tiuj lastaj momentoj de la milito. </ref> estis deplojitaj el nederlanda ĉeftero. Dum la venontaj kvin semajnoj ili rekonkeris la insulon; la batalado estis partikulare akra ĉe Eierland kaj ĉirkaŭ la lumturo.<ref> Detaloj (1945-02-06). [https://www.texel.net/en/about-texel/history/the-georgian-uprising "The Georgian Uprising on Texel | VVV Texel".] Texel.net. Alirita la 15an defebruaro 2019. </ref> La germanoj balais la insulon el restintaj kartvelaj soldatoj, dum la nederlandaj lokanoj klopodis kaŝi ilin. La kaptitoj estis devigitaj fosi siajn tombojn kaj malvesti la germanajn uniformojn, kaj estis ekzekutitaj.<ref> Der Spiegel, p. 190. </ref>
 
Dum la ribelo, 565 kartveloj, almenaŭ 812 germanoj, kaj 120 lokanoj mortis. La detruo estis enorma; multaj farmoj estis bruligitaj. La batalado pluis post la germana kapitulaco en Nederlando kaj Danio de la 5a de majo 1945 kaj eĉ post la ĝenerala [[Kapitulaco de Germanio de majo 1945]] nome en la 8a. La batalado pluis ĝis kanadaj trupoj alvenis la 20an de majo 1945 por plenumi la germanan kapitulacon kaj senarmigi la restintajn germanajn trupojn.