La Juna Vivo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:1934 aprilo La Juna Vivo.jpeg|eta|''La Juna Vivo'', aprilo 1934.]]
'''''La Juna Vivo''''' estas historia nigre-blanke presita esperantlingva bulteno, kiu subtitoliĝis "monata organo por la junularo kaj komencantoj". Ĝi aperis almenaŭ de 1935 ĝis 1940 monate en Nederlando (en 1935 ekzemple en eldonkvanto de 7000 ekzempleroj), tiam estis interrompo pro la [[Dua Mondmilito]] atinginta ankaŭ Nederlandon, kaj de 1949 ĝis almenaŭ 1956 ĝi denove regule aperis, nun kiel organo de [[TEJO]]. Almenaŭ de 1935 ĝis 1940 ĝin eldonis la profesia libropresejo ''J. Muusses'' en [[Purmerend]], post la milito mankas indiko pri presejo. Ĝis 1952 indikiĝis redakcia adreso en ''West-Graftdijk'', vilaĝo de la komunumo [[Alkmaar]] de [[Norda Holando]], kiu ankaŭ estis la unua adreso de TEJO (komence mallongigita TJO) post ties fondiĝo en 1938. Ekde 1953 kiel redakcia adreso por pli rapida komunikado funkciis la adreso de [[Elizabeth Burgler-Jezsó]], kiu inter la jaroj 1951-1956 estis la redaktorino de ''La Juna Vivo''.
 
== Eksteraj ligiloj ==