Federacio de Laboristaj Esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
== Historio ==
[[Dosiero:1937 Wat Wij Doen.jpeg|eta|maldekstre|''Wat Wij Doen!'', 1937.]]
FLE estis fondita en [[1911]] en [[Amsterdamo]]. Ĝia unua prezidanto iĝis [[Wijtze Nutters]]. Ekde 1912, FLE eldonis la monatan gazeton ''Arbeider Esperantist'', kiu poste iĝis ''Laborista Esperantisto''. Ĝi estis restarigita en 1918, tuj post la fino de la unua mondmilito. Ĝi ligiĝis al [[SAT]] ekde 1927 kaj akceptis la gotenburgan konvencion la postan jaron. En 1938 ĝi havis 5027 membroj en 153 sekcioj, kaj ĝia gazeto estis eldonita 6000-ekzemplere. Dum tiu periodo ĝi eldonis du romanseriojn kunlabore kun [[SAT]].
 
FLE estis refunkciigita en [[1945]], kaj plu estis tiam la plej granda kaj plej aktiva esperanta organizo en Nederlando.Ĝi tiam okupis la unuan lokon en la tutmonda laborista esperanto movado, havante proksimume 3000 membrojn kaj 6000 „amikojn" (simpatiantojn). Tri gazetojn ĝi eldonis: Laborista Esperantisto, monata, dulingva, propaganda kaj oficiala, Esperanto wint veld (Esperanto progresas) trimonata, propaganda, kaj La Progresanto, monata, dulingva, studa.
[[Dosiero:1934 Esperanto en de Arbeidersjeugd.jpeg|eta|''Esperanto en de Arbeidersjeugd'', 1934.]]
 
FLE disponis pri jam antaŭ la milito eldonita de ĝi dudeko da verkoj pri lingvo kaj movado (inkluzive du lernolibroj), ampleksantaj kune 1900 paĝojn, pri 30-leciona, presita, pli ol 200-paĝa skriba kurso, pri ciklostilitaj kursoj por ekzamenoj A (lingva kapablo) kaj B (instrua kapablo) kaj por funkciuloj (estraranoj).