Kapitulaco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Verdulo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2:
'''Kapitulaco''' estas, laŭ interpopola juro, deklaro de submetiĝo, per kiu oni transdonas armeon, fortikaĵojn ktp. al venkinta malamiko. Ĝi esprimas la intencon kaj sindevigon ne plu rezisti.
Distingeblas kondiĉa kaj senkondiĉa kapitulacoj; ĉi-lasta signifas, ke la venkito plene transdonas sin al la venkulo, kun la nura espero je ties indulgo. [[Senkondiĉa kapitulaco]] inkluzivas la transdonon ne nur de la armea, sed ankaŭ de la politika povo. La historie unua kazo de senkondiĉa kapitulaco estis la malvenko de la [[Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko]] en la [[Usona Enlanda Milito]].
Ĉar venkito tre malfacile povas pretendi la plenumon de la kondiĉoj de kapitulaco, li dependas nur de la sincereco de la malamiko kaj de ties eventuala konsidero pri sia reputacio.
|