19-a de februaro: Malsamoj inter versioj

175 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
→‎Eventoj: 1941-kompletigo
(→‎Eventoj: fermo de paganaj temploj)
(→‎Eventoj: 1941-kompletigo)
** [[Ministro pri eksteraj aferoj]] de pola registaro en [[ekzilo]] [[August Zaleski]] direktis de [[Francio]] al polaj diplomatiejoj instrukcion rekomendantan neprecon de "la defendo de [[Eŭropo|Eŭropa]] [[civilizacio]] antaŭ [[bolŝevismo]] kaj [[naziismo]]", ke Pollando, la [[viktimo]] de la du politikaj [[totalismo]]j estos en [[Mez-Orienta Eŭropo]] bazo de [[demokratio]], ke [[Orienta Prusio]] neniam estis integra parto de la etna teritorio de Germanio ; ekzistanta en [[Bukareŝto]] pola subtera [[radiofonio|radiofoniejo]] ligis unuan kontakton kun pola registaro en [[Parizo]]; [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" tradukis artikolon ''Undefeateable Poland'' (Nevenkita Pollando) el la revuo "Scranton Tribune"
** [[1941]]: Germanaj regopovoj de la areo [[Gdańsk]]-[[Okcidenta Prusio]] malpermesis vendi al la [[poloj|pola]] loĝantaro [[tritiko|tritikan]] [[faruno]]n kaj tritikan bakaĵon; germanoj [[murdo|murdis]] en Koźmin 14 personojn; en [[Aŭŝvico]] pereis d-ro pri kemio Tadeusz Surzycki, arestita en septembro 1940
** [[Usono]]: enkonduko de rezervo al Apudborda [[Gvardio]]; [[Atlantiko]]: komencita 3-taga batalo pri [[konvojo]] OB-287 - germanaj aviadiloj sinkigis 3 [[ŝipo]]jn
** [[1942]]: '''[[Heinrich Himmler]] ordonis forveturigi taŭgajn por [[germanigo]] polajn [[infano]]jn de [[orfo|orfejoj]] en [[Varto]]-Lando, enloĝata de 5 mln de poloj''', al edukejoj en [[Nazia Germanio]] - de [[okupado|okupata]] Pollando oni elveturigis 50-200 mil infanojn, ankaŭ forprenitajn de gepatroj; germanaj regopovoj decidis pri [[setlado]] de pli granda nombro de [[germanoj]] al [[Lublinio]]; [[Japanoj]] bombis aŭstralian urbon [[Darvino]] - pereis 250 personoj
** [[1943]]: '''[[Gestapo]] arestis en [[Varsovio]] profesoron [[Jan Piekałkiewicz]], delegiton de pola [[ekzilo|ekzila]] registaro''' (murdita post torturoj) - '''nova Registar-Delegito por la Lando (t.e. estro de civila administrado de la [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]]) iĝis [[Jan Stanisław Jankowski]]'''; en [[malliberejo]] en [[Katowice]] germanoj [[ekzekuto|ekzekutis]] 21 personojn; taĉmento de Popola Gvardio atakis [[Głogów Małopolski]] kaj post batalo kun ĝendarmaro detruis dokumentojn pri forveturigo de poloj la trudlaboro, ekipaĵon de [[poŝtoficejo]], akiris [[armilo]]jn kun [[municio]]
** Papo [[Pio la 12-a]] en letero al pola prezidento skribis interalie, ke de la [[invado en Pollandon]] nenion neglektis "por ke inter tiom grandega ŝoko de homoj kaj kataklismoj alporti mildigon al tiuj teruraj turmentoj de la pola nacio"
** [[1944]]: '''[[Volinia masakro]]: bandita taĉmento de [[Ukraina Ribela Armeo]] [[masakro|masakris]] ĉirkaŭ 60 polajn loĝantojn de pola vilaĝo Podkamień (fondita en 1445)''' (nun en [[Ivano-Frankivska provinco]]); [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en distrikto [[Dębica]] polan familion Psiady kun servistino Kałuża pro kaŝado de [[judoj]]
** [[1945]]: Sovetaj regopovoj [[deportado|deportis]] de [[Lvovo]] en [[Sovetunio]]n ĉirkaŭ 40 membrojn de [[Pola Enlanda Armeo]]; dum evakua transporto de oficira [[militkaptito|militkaptitejo]] en Hammerstein pereis de alianca [[bombaviadilo|aviadila bombo]] pola profesoro pri ĉinologio [[Jan Jaworski]]
** [[Pacifiko]]: [[aliancanoj]] atakis japanan insularon - batalo de [[Iwo Jima]] komenciĝis