Thomas Morley: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kolegarano (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kolegarano (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
<gallery>
Dosiero:Thomas Morley-Canzonets (1593).png
</gallery>'''Thomas Morley''' (1557 aŭ 1558 – frua Oktobro 1602) estis angla [[komponisto]], [[Muzikteorio|muzikteoriisto]], [[kantisto]] kaj [[orgenisto]] de la [[Renesanca epoko|renesanca epoko]]. Li estis unu el la elstaraj membroj de la [[Brita Madrigala Lernejo]].
 
Li estis [[disĉiplo]] de [[Wiliam Byrd|William Byrd]]<ref>http://www.newworldencyclopedia.org/entry/Thomas_Morley</ref>.
Linio 9:
Kvankam li rolis kiel orgenisto ĉe [[Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|Katedralo de Sankta Paŭlo]], li iĝis la plej fama komponisto de [[Laikeco|sekulara]] muziko dum [[Elizabeta epoko|elizabeta epoko]]. Liaj kompozicioj montras ampleksan gamon de emociaj koloroj, formoj kaj teknikoj, pli ol iu ajn de aliaj samtempaj komponistoj. Liaj madrigaloj estas plejparte malpezaj, rapide moviĝantaj kaj facile alireblaj, kiel lia konata baleto "''[[Now Is the Month of Maying|Now is the month of maying]]''" ("''Printempas''", en la [[Esperanto|esperanta]] versio ludita de ''[[Akordo (muzikgrupo)|Akordo]]'' en 1996<ref>http://www.tekstoj.nl/akordo/kompaktdiskoj.htm</ref>).
 
Li estis samtempulo de [[William Shakespeare]] kaj fakte lia samurbano kiam ambaŭ vivis en [[Londono]], kvankam oni ne certas, sed daŭre supozas, pri reciproka influo<ref>John H. LONG, Shakespeare and Thomas Morley, en Modern Language Notes, Vol. 65, No. 1, (Jan. 1950), paĝ. 17-22. https://www.jstor.org/stable/2909321?seq=1#page_scan_tab_contents</ref><ref>Philip Gordon, ''The Morley-Shakespeare Mith'', Music and Letters, Vol. XXVIII, Issue 2, 1 Aprilo 1947, Paĝ. 121–125</ref>.
 
Thomas Morley estas ankaŭ estimata kiel [[pioniro]] de [[Muziko|muzika]] [[Eldonejo|eldonado]] en [[Anglio]]<ref>Tessa MURRAY, ''Thomas Morley Elizabethan Music Publisher'', Boydel & Brewer, Oktobro 2014. ISBN: 9781782044048</ref>.
 
<br />
== Biografio ==
Filo de la [[Bierfarado|biermajstro]] Francis, Thomas Morley eble estis infana kantisto en la katedralo de [[Norwich]], sed en la listo de preĝejkuristoj, kiu komencis en [[1568]], lia nomo ne aperas. Verŝajne li kantis de tiam en la koruso de la [[Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|Katedralo de Sankta Paŭlo]], kie li estas listigita inter la kuristoj el [[1574]], kune kun la samtempa muzikisto kaj komponisto [[Peter Philips]]. En [[1583]] li fariĝis instruisto en la katedralo de Norwich. Kvin jarojn poste li ricevis ''Bachelor of Music'' ĉe la [[Universitato de Oksfordo]]<ref>Philip Brett, ''Thomas Morley'', in Stanley Sadie e John Tyrrell (a cura di), ''The New Grove Dictionary of Music and Musicians'', vol. 15, 2ª ed., Oxford University Press, 2001, <nowiki>ISBN 978-0195170672</nowiki></ref>.
 
En [[1589]], jaro en kiu sia unua filo mortis, li publikigis la unuan el dek-unu libroj de [[Madrigalo (muziko)|madrigaloj]], sur ondo de la nova gusto por [[Italio|itala]] [[muziko]] inaŭgurita en [[1588]] kun la unua eldono de "''Musica Transalpina''" de [[Nicholas Yonge]], tradukita kolekto de italaj madrigaloj en la [[Angla lingvo|anglan]], kiu havis tujan kaj mirindan sukceson<ref>https://www.britannica.com/topic/Musica-transalpina</ref>.
 
Oni supozas ke, dum tiu periodo, li skribis muzikojn por kelkaj verkoj de [[William Shakespeare]], kiel "''[[Kiel plaĉas al vi|As you like it]]''"<ref>Ernest Brennecke, ''Shakespeare's collaboration with Morley'', PMLA, vol. LIV, No. 1, Marto 1939, paĝ. 139</ref>.
 
En [[1592]] li iĝis orgenisto en la [[Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|Katedralo de Sankta Paŭlo]] en [[Londono]], kie li restis ĝis sia morto.
 
Li dediĉis sian verkon "''A Plaine kaj Easie Enkondukon al Practicall Musicke"'' de 1597 al [[Wiliam Byrd|William Byrd]], kiun Morley indikis kiel sia instruisto; la libro iĝis la plej fama muzika traktato de la angla renaskiĝo.
 
Li fakte kontribuis al disvastigado de [[Madrigalo (muziko)|madrigala]] literaturo en Anglio.
 
== Kompozicioj ==
Linio 104 ⟶ 116:
 
* Thomas Morley en ''Encyclopædia Britannica'': https://www.britannica.com/biography/Thomas-Morley (angle)
*Liberaj partituroj de Thomas Morley sur [https://imslp.org imslp.org]: https://imslp.org/wiki/Category:Morley%2C_Thomas
*Liberaj partituroj de Thomas Morley sur [https://imslp.org imslp.org]: https://imslp.org/wiki/Category:Morley,_Thomas
*Liberaj partituroj de Thomas Morley sur http://www3.cpdl.org/: http://www3.cpdl.org/wiki/index.php/Thomas_Morley
 
<br />