J-sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
plivastigo kaj klarigo de la distingo inter la terminoj "J-sistemo kaj J-riismo.
Linio 4:
 
== La tri principoj por krei la novajn radikojn ==
La J-sistemo baziĝas sur la ideo, ke laŭ la Fundamento kaj la lingva tradicia, oni rajtas enkonduki novan radikon se oni volas esprimi ion, kio ne esprimeblas per kombino de oficialaj aŭ jam kutimaj lingvaj elementoj. En tradicia Esperanto la radikoj por pluraj vortoj, ĉefe por parenco-rilatoj kiel ''patro'' kaj ''frato'' kaj por nobeltitoloj kiel ''reĝo'' kaj ''princo'', havas klare virseksan signifon. Eblas tiun virseksan signifon modifi per aldono de ''-in-'' aŭ aldono de ''ge-'', sed neniu el la du solvoj donas seksneŭtralan formon. La tradicia kaj Fundamenta signifo de ''ge-'' ja estas 'de ambaŭ seksoj', kio ankaŭ klarigas, kial la formoj kun ''ge-'' tradicie estas uzataj nur multenombre. Ĉar nuntempe multaj esperantistoj sentas komunikan bezonon je sekse neŭtralaj esprimoj kaj ne eblas krei ilin per kombino de tradiciaj elementoj, estas pravigeble enkonduki novajn radikojn por krei tiajn sekse neŭtralajn esprimojn.
 
Por eviti arbitrecon en la elekto de la novaj radikoj, kaj por plifaciligi ilian lerneblecon, la J-sistemo proponas enkonduki tiujn novajn radikojn en tute sistema maniero, per eta modifo al la tradicia iĉa radiko laŭ la jenaj tri principoj: