Riismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Priskribo de la uzado de ri: Forigo de juĝa frazo el ĉi tiu sekcio, kiu estas nur priskriba; kelkaj aldonaj modifoj
Linio 41:
''"La pirato serĉis iun trezoron, sed '''ri''' ne povis trovi ĝin."''
 
Ĉi tie, ''ri'' montras ke temas pri la pirato, kaj ke ties genro estas nekonata aŭ negrava.
 
=== Komparo kun ''li'' ===
''"La pirato serĉis iun trezoron, sed '''li''' ne povis trovi ĝin."''
 
Ĉi tie, ''li'' estas uzata neŭtre. Sed uzi ''li'' tiel estas tre malofte en Esperanto nuntempe. Oni povas erare kredi ke temas pri virgenra pirato, kiam la genro reale povas esti ina.
 
=== Komparo kun ''ĝi'' ===
''"La pirato serĉis iun trezoron, sed '''ĝi''' ne povis trovi ĝin."''
 
Ĉi tie, ''ĝi'' celas reprezenti homon. Sed ''ĝi'' estas multe pli ofte uzata por aĵoj. Oni povas erare kredi ke temas pri la trezoro.
 
=== Komparo kun ''tiu'' ===
''"La pirato serĉis iun trezoron, sed '''tiu''' ne povis trovi ĝin."''
 
Ĉi tie, ''tiu'' celas montri iun. Uzi ''tiu'' sen tujposta o-vorto ofte temas pri persono. Sed pro ''iun trezoron'' en la antaŭa frazo, oni povas erare kredi ke ''tiu'' signifas ''tiu trezoro'' anstataŭ ''tiu persono''.
 
Per la supraj ekzemploj, oni konstatas, ke ''ri'' postulas malpli da kunteksto por esti ĝuste komprenita. Tio okazas ĉar ''ri'' havas signifon pli precizan: ĝi povas reprezenti nur personon kaj ĝi ne mencias genron.