Riismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 120:
''"Pronomo estas parto de persona genra identiĝo, kaj sisteme rifuzi uzi genran pronomon kiel ''ŝi'' kaj ''li'' povas esti perceptata kiel malrespekto."''
 
La ideo ĉi tie estas, ke same kiel estas malrespekte uzi sekse markitan pronomon kiel ''ŝi'' aŭ ''li'' por neduumulo, tiel ankaŭ estas malrespekte uzi la seksneŭŧralanseksneŭtralan pronomon ''ri'' por ino aŭ iĉo. La situacio tamen ne estas tiel simetria, kiel ĉi tiu argumento ŝajnigas: La kutimaj signifoj de ''ŝi'' kaj ''li'' estas 'tiu ino' kaj 'tiu iĉo', do uzante tiajn pronomojn por neduumuloj, oni atribuas al ili econ (inecon aŭ iĉecon), kiun ili ne havas. Dume, la origina kaj daŭre kutima signifo de ''ri'' estas 'tiu persono', do uzante ĝin por ino aŭ iĉo, oni ne atribuas al tiu neduumecon, sed nur personecon.
 
Kelkaj defendas la argumenton per la argumento, ke intertempe la signifo de ''ri'' ŝanĝiĝis al 'tiu neduumulo', ĉar la vorto estas plej ofte uzata por neduumuloj. Tamen multaj uzantoj de ''ri'' ankaŭ uzas ĝin por paroli pri nespecifa persono de nekonata sekso, kaj en tiu ofta uzado ĝi daŭre havas la originan signifon de ''tiu persono''. Tiuj, kiuj sisteme uzas ''ri'' anstataŭ ''ŝi'' kaj ''li'' simple aplikas tiun originan kaj ĉiuokaze daŭre ekzistantan signifon ankaŭ al situacioj, kiam oni parolas pri specifa persono de konata duuma sekso.