Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 844:
Saluton. Por la [[Dua mondmilito]] mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn ''Tempolinio'' por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 13:40, 20 feb. 2019 (UTC)
: Saluton. Antaŭ tri monatoj mi metis tiun sekvan alvokon kaj ĝis nun venis neniu reago. ''En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru.'' Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo [[Dua mondmilito]], kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo, havas ĝis nun 12 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? pri kiu fakte jam antaŭ jaroj oni diskutis la temon, sed tiam ĝi estis tute alia.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 11:41, 24 feb. 2019 (UTC)
::Bone mi ordigas la aferon. Flanka demando: mi iom cerbumas pri la unua frazo pri Baltio: "'''Baltaj ŝtatoj ne fartis iel malbone,'''", ĉar mi konvinkiĝas ke tiutempe la baltianoj ja tre zorgiĝis pri la situacio de siaj ŝtatoj kaj pri sia propra sorto, kiel ankaŭ montris la historio kaj la plua alineo. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 11:47, 24 feb. 2019 (UTC)