Valentin Melnikov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
'''Valentin Viktoroviĉ MELNIKOV''' ({{lang-ru|Валентин Викторович Мельников}}; naskiĝis la {{daton|18|julio|1957}}) estas rusa esperantisto ekde [[1982]] kaj inĝeniero-[[kemio|kemiisto]] laŭ diplomo. Ekde la [[1980-aj jaroj]] ĝis 2015 li laboris kiel [[komputilo|komputisto]]. Li konstante loĝas en [[Moskvo]]. Li estas diplomita instruisto de Esperanto, membro de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la [[Rusia Esperantista Unio]], poeto, tradukisto el la rusa kaj aliaj lingvoj, ĵurnalisto, recenzisto, kunaŭtoro de la libroj "La birdo Gamajun" (1989), "[[Moskvaro]]" (1998), "Lena..." (1998), "[[Mondoj]]" (2001), "[[Moskvaj sonoriloj]]" (2007), "El ombro" (2008). Atentindas liaj akre satiraj poemcikloj "Socia moralo" kaj "Observoj de biletkontrolisto", ankaŭ lirika "Sonetoj al mia Muzo". Furoris lia traduko de maldeca poemo [[Kojonov Luĉjo]] (1995).
 
Li tradukis kelkajn novelojn de [[Anton Ĉeĥov]] kaj [[Lev Tolstoj]]. Faris la plej plenan kaj precizan tradukon de la versromano "[[Eŭgeno Onegin]]" de [[Aleksandr Puŝkin]] (eldonita de '[[Sezonoj]]', 2005). En [[2007]]-[[2015]] li tradukis elektitajn verkojn de rusaj poetoj de 18-19-a jarcento, la materialoj por estonta Rusa Antologio regule aperis en "[[La Ondo de Esperanto]]". En 2016 kaj 2018 ricevis honoran mencion en [[Belartaj konkursoj de UEA]].
 
Li verkis grandan artikolon pri Esperanto en multvoluma ruslingva "Porinfana enciklopedio" (1998) - kelkaj fakuloj nomis ĝin la plej bona ruslingva enciklopedia artikolo pri Esperanto. Redakciano de "[[La Ondo de Esperanto]]" ekde ties (re)apero en 1991 kaj de [[Ruslanda Esperantisto]], [[Moskva Gazeto]], [[Survoje]]. Redaktoro de "[[Cerbe kaj Kore]]" (1998-2000). Kontribuis al [[BA1]], [[BA7]], [[BA8]], [[BA12]], [[BA17]], [[BA19]], [[BA24]]. Konstante kunlaboras en [[La Karavelo]]. Liaj verkoj (ĉefe poemoj kaj recenzoj) aperis ankaŭ en [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] (UEA), [[Hungara Vivo]], [[Literatura Foiro]], [[Litova Stelo]], [[Monato (gazeto)|Monato]], [[Sezonoj]], [[Esperantista Tribuno]] kaj aliaj.