Cigno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 144:
La [[baleto]] ''[[Cignolago]]'' de [[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij]] estas konsiderata inter kaj la plej gravaj verkoj de tiu komponisto kaj inter la ofte ludataj klasikoj de baleto. Ĝi estas parte bazata sur antikva germana legendo, kiu rakontas la historion de Odette, princino konvertita en cigno pro malbeno de sorĉisto — al kio oni aldonis similajn elementojn el rusiaj popolaj rakontoj.<ref>Kiaj la [[La blanka anaso]] kolektita de [[Aleksandr Afanasjev]] en ''[[Narodnye russkie skazki]]''</ref> Kelkaj gravaj elementoj (junulinoj konvertitaj en cignoj kaj vivantaj en lago, kaj heroo enamiĝinta kun unu el ili) estas kunhavataj ankaŭ de la [[Irlanda mitologio]], ekzemple ĉe la historio de [[Caer Ibormeith]].
 
[[Cignoj reflektitaj kiel elefantoj]] estas [[pentraĵo]] de [[1937]] fare de la hispana [[superrealismo|superrealista]] [[pentristo]] [[Salvador Dalí]]. ''Cignoj reflektitaj kiel elefantoj'' uzas la reflekton sur laga surfaco por krei la duoblan bildon de la pentraĵo. Tri [[cigno]]jcignoj estas antaŭ senfoliaj arboj kaj, en la reflekto, la cignoj estas la kapoj de la [[elefanto]]j kaj la arboj iĝas iliaj korpoj: la koloj de la cignoj iĝas la [[rostro]]j de la elefantoj.
 
La usona animacia filmo de 1994 nome ''[[The Swan Princess]]'' devenas ankaŭ el la sama antikvaj fontoj, montrante malican sorĉiston kiu rabas princinon nome Odette kaj malbenas ŝin tiele ke ŝi estas cigno tage kaj virino nokte, ĝis la princo venas savi ŝin.