Danco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
La viglaj dancoj de la supera klaso de la 16-a jarcento estis stiligitaj kopioj de la dancoj de la tiutempaj malaltaj klasoj. En la dua duono de la 16-a jarcento la dancoj iĝis pli unuecaj kaj samtempe pli spektaklaj. Danclernejoj en la gravaj eŭropaj kortumoj instruis dancadon al la nobeloj, tiel ke la plej popularaj dancoj povis esti facile kopiataj de unu lando al alia. Talentaj balaj reĝisoroj organizis superbajn prezentojn, en kiuj dancado, [[kantado]], [[recitativo]]j kaj [[pantomimo]] estis kombinataj en riĉe ornamita kadro. La libro ''Orchésographie'' el 1588 de ''Thoinot Arbeau'' estas konsiderata la plej bona dokumenta fonto pri la dancado de la malfrua renesanco.
 
== DancstilojDancostiloj ==
Ekzistas grandega gamo da dancaj formoj. Ĝis nun ne akceptiĝis universala skemo kategoriigi la diversajn dancojn, kaj tial ankaŭ ĉi tie nur prezenteblas proksimuma orientiĝo, ne klasifika sistemo. Eblas trovi trajtojn, laŭ kiuj dancoj pli-malpli meteblas en grandajn grupojn, sed ekzaktaj kriterioj por dividoj al certaj subgrupoj ne troveblas.