Danco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
 
=== Renesanco ===
[[File:Galliard.jpg|right|thumb|[[Galjardo]] en [[Sieno]], Italio, 15a jarcento.]]
Kvankam en la eŭropa [[Mezepoko]] oni sendube ĉiam dancis, precipe en la farmistaj sezonaj festoj, pri tio ekzistas nur malmultaj dokumentoj. En la komenco de la 15-a jarcento, signifa ŝanĝo okazis kiam la dancado de miksitaj paroj iĝis populara ŝatokupo en la [[kortumo]]j de eŭropaj nobeloj. La apero de la unua ceremonia gvidanto de kortuma danco kaj la apero de la unuaj manlibroj pri dancado substrekas la fakton ke la danco iĝis parto de la nobela vivostilo. La kortuma poeto de [[Francisko Sforza]] ''Antonio Cornazzano'' (1429-1484), krom multnombraj aliaj skribaĵoj ankaŭ verkis "libron pri la arto de dancado" (itale ''Libro dell'arto del danzare'', 1460). La ''danse basse'', populara danca formo en la [[Renesanco]], estis esence [[procesio|procesia]] danco kun graciaj ceremoniaj movadoj, kiujn povus ankaŭ plenumi la sinjorinoj en siaj malkomfortaj vestaĵoj. Inter la plej popularaj dancoj de tiu speco estas la [[Pavano]] ("pava danco"). La gajeco kaj inklino al pli liberaj moroj de la frua 16-a jarcento kondukis al la enkonduko de ''danse haute'' ("alta danco") kiu postulis rapidajn movojn, saltojn kaj fizikan lertecon. La unua tia danco estis la [[Galjardo]] el [[Italio]], kiu danciĝis precipe sen mantuŝo en diversaj paŝoj kaj saltoj. Ankaŭ la dancoj [[Korento]], [[Alemando]] kaj la tre populara [[Gavoto]] de la 17-a jarcento apartenas al tiu grupo.