Serge Lifar: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''Serge LIFAR''' (en ukraina: Сергій Михайлович Лифар, Serhij Miĥajloviĉ Lifar) (Kievo, 2a de aprilo 1905 - Laŭzano, 15a...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Serge LIFAR''' (en [[ukraina]]: Сергій Михайлович Лифар, Serhij Miĥajloviĉ Lifar) ([[Kievo]], 2a de aprilo 1905 - [[Laŭzano]], 15a de decembro 1986) estis [[dancisto]], koregrafo kaj direktoro de kompanio, rusa kun franca ŝtataneco.
 
[[File:Tamara Toumanova & Serge Lifar.jpg|thumb|maldekstre|Lifar kun Tamara Toumanova.]]
Li estis, en la [[1920-aj jaroj]], dancisto kaj poste unua dancisto en la [[Rusaj Baletoj]] de [[Sergej Djagilev]] kaj unua dancisto kaj direktoro de la Baleto de la [[Opero de Parizo]] dum preskaŭ tri jardekoj. Lifar estas konsiderata kiel plinoviganto kaj moderniganto de la franca baleto kaj lia influo sur ĉiuj aspektoj de la franca danco en la dua duono de la 20a jarcento estas certa.<ref> Anna Kisselgoff, Serge Lifar, an Unforgettable Star, en: The New York Times, Novjorko, 4a de januaro 1987 </ref> Sub lia hegemonio aperis ne nur steluloj de la Baleto de la Opero kiel Yvette Chauviré, Lycette Darsonoval, Michel Renault, Solange Schwarz, Liane Daydé, ses ankaŭ reprezentantoj de pli juna generacio kiel Roland Petit, Janine Charrat, Nina Viroubova kaj aliaj. Kiel fakulo pri [[danco]] kaj kronikisto de sia tempo li lasis interesajn tekstojn kiuj havigas ĉiam tre interesajn personajn informojn pri la danco de tiu epoko.