Maurice Béjart: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''Maurice BÉJART''' (franca prononco: [beʒaʁ]; 1a de januaro 1927 – 22a de novembro 2007) estis franca dancisto, koregrafo kaj opera direktoro kiu...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:14, 3 mar. 2019

Maurice BÉJART (franca prononco: [beʒaʁ]; 1a de januaro 1927 – 22a de novembro 2007) estis franca dancisto, koregrafo kaj opera direktoro kiu regis la Béjart Ballet Lausanne en Svisio. Li ricevis la svisan ŝtatanecon postmorte.

Maurice Béjart
Persona informo
Naskonomo Maurice-Jean Berger
Aliaj nomoj Maurice Béjart
Naskiĝo 1-an de januaro 1927 (1927-01-01)
en Marsejlo,  Francio
Morto 22-an de novembro 2007 (2007-11-22) (80-jaraĝa)
en Laŭzano, Vaŭdo,  Svislando
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioSvislando
Alma mater Paris Opera Ballet School
Familio
Patro Gaston Berger
Frat(in)o Alain Béjart
Okupo
Okupo dancisto • koreografo • scenaristo • baleta majstro • baleta dancisto • scenografo • kostumdezajnisto • lighting designer
TTT
Retejo http://www.bejart.ch
vdr

Biografio

Lia unua grava verko estis Symphonie pour un homme seul (1955), al kio sekvis invito de la Reĝa Teatro de la Monero de Bruselo por krei baleton por permanenta kompanio. Tiele aperis la koregrafio de La konsekro de la printempo (1956), lia majstroverko. Li estis ankaŭ aŭtoro de la koregrafio de preskaŭ 200 baletoj, plej parto el ili por sia propra kompanio.

Kiel sekvanto de orientaj kulturoj, li prezentis totalan teatron, en kiu kombiniĝas majestaj gestoj, la sensaciisma dezajno kaj foje eĉ parolaj partoj. En 1970 li fondis la Mudra Centre de Bruselo por disvastigi sian idearon.

Liaj kontraŭuloj atakis liajn troigitajn filozofiajn argumentojn kaj lian kavalirecan uzadon de la muziko. Li altiris la atenton de grandaj steluloj, kiel Rudolf Nurejev,[1] Maja Pliseckaja, Paolo Bortoluzzi, Michaël Denard, Patrice Bart, Jorge Donn kaj Suzanne Farrell.

La baleto Béjart aktuale havas sidejon en Laŭzano. Lia lasta baleto estis kreita en 2007 kaj nomita "Le tour du monde en 80 minutes".

  1. Maurice Béjart Rudolf Noureev et Paolo Bortoluzzi Alirita la 3an de marto 2019.