Goljato: Malsamoj inter versioj

145 bitokojn forigis ,  antaŭ 11 monatoj
sen resumo de redaktoj
 
[[Image:David and Goliath by Caravaggio.jpg|thumb|250px|''Davido kaj Goljato'' de [[Caravaggio]]]]
Laŭ la [[Biblio]], '''Goljato'''<ref>formo uzata de la [[Londona Biblio]]</ref> aŭ '''Goliato'''<ref>alternativa formo kiun [[Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]] enhavas kune kun ''Goljato''</ref> estis [[filiŝta]] [[giganto (mitologio)|giganto]] mortigita de [[Davido]], kiu kuraĝe batalis kontraŭ li (Libro de Reĝoj, 1a Samuelo, 17). Dum militkampanjo de [[Israelo|Israelidoj]] kontraŭ la [[Filiŝtoj]], sub la regado de Saulo, Goljato defiis izraelidajn ĉampionojn. Li estis kuraĝe alfrontita de izraela junulo Davido, kiu sola akceptis la defion, per stonĵetilo kaj kelkaj ŝtonoj kiel ununuraj armiloj. Kaj ĝuste per unu ŝtono frapanta lin meze de la frunto li estis mortigita. Lia kapo estis portita kiel trofeo al [[Jerusalemo]].
 
Laŭ la Biblio, tiu homo estis preskaŭ 3 m alta, survestis surkape bronzan kaskon, kaj skvamecan kirason kiu pezis 55 kg. Bronzaj tibiingoj protektis liajn krurojn kaj li portis ĵetlancon surŝultre, kies nur la fera pinto pezis 7 kg.
 
Zamenhof en [[Londona Biblio|sia traduko]] de [[Malnova Testamento]] uzas la formon [[Goljat]], en akuzativo Goljaton. [[PIV]] kaj [[NPIV]] prezentas la formon Goljat''Goljato'' unualoke, la formon Goljato''Goliato'' dualoke kiel sinonimon.
 
== Piednotoj ==
<references/>
 
[[kategorio:Biblio]]