Supertero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 54:
 
== Karakteroj ==
La fizikaj ecoj de la super-Teroj estas malsamaj al tiuj de la Tero ĉar la maso estas pli granda. Studo pri Gliese 876 d de skipo gvidita de [[Diana Valencia]]<ref name="Valencia"> Valencia ''et al''., "Radius and structure models of the first super-Earth planet", September 2006, in ''The Astrophysical Journal'', February 2007 </ref> rivelis ke eblus dedukti, el la radiuso mezurita per tranzito kaj la maso, la strukturan konsiston de la planedo. La kalkuloj por [[Gliese 876]] varias de 9.200 km (1,4 Ter-radiusoj) por roka planedo kun tre granda fera kerno, ĝis 12.500 km (2,0 Ter-radiuso) por akveca kaj glacieca planedo. Laŭ tiuj limoj, la super-Tero Gliese 876 d povus havi surfacan graviton inter 1,9''g'' kaj 3,3''g'' (19 kaj 32 m/s²). Granda surfaca gravito (ĝenerale pli grandaj ol tiuj de [[Neptuno|Neptun]]-, [[Urano|Uran]]-, kaj [[Saturno|Saturn]]-ecaj planedoj) estas unu el la precipaj ecoj de la konataj super-Teroj.
 
Postaj teoriaj laboroj de Valencia kaj aliuloj sugestas ke super-Teroj estas pli geologie aktivaj ol la Tero, kun pli fortaj [[tektona plato|tektonaj platoj]]. Fakte, iliaj modeloj sugestas ke la Tero estas limkazo, ĝuste sufiĉe granda por teni tektonajn platojn.<ref>CfA Press Release Release No.: 2008-02 January 9, 2008 [http://www.cfa.harvard.edu/press/2008/pr200802.html Earth: A Borderline Planet for Life?]</ref> Tamen, aliaj studoj determinis ke estas ĝuste male.<ref>{{cite news |url=http://www.cosmosmagazine.com/node/1658 |title=The plate tectonics of alien worlds |last=Barry |first=Carolyn |year=2007 |journal=Cosmos}}</ref>