5-a de marto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1943-kompletigo
→‎Eventoj: 1944-kompletigo
Linio 44:
** [[1943]]: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en [[Łańcut]] 8 [[poloj]]n; en [[Vroclavo]] [[germanoj]] [[senkapigo|senkapigis]] 6 aktivulojn de pola rezista movado en [[Silezio]], akuzitaj interalie pri eldonado de eksterleĝa gazetaro; [[Holokaŭsto]]: '''al [[koncentrejo]] [[Auschwitz]] ([[Aŭŝvico]]) venis transporto de 1405 judoj, el kiuj 809 [[SS (organizo)|SS]] tuj direktis mortigi per [[gaso]]'''; Organizo de Eta [[Sabotado]] "Wawer" surmurigis en [[Varsovio]] 1500 [[afiŝo]]jn kun anonco pri [[mortpuno]] verdiktita kontraŭ germanoj flanke de pola konspira Speciala Juĝejo; taĉmento de '''Popola Gvardio liberigis ĉirkaŭ 300 personojn en [[fervoja stacidomo]] inter [[Kielce]] kaj [[Częstochowa]], [[deportado|deportataj]] al trudlaboro en [[Nazia Germanio]]'''; en [[Varto]]-Lando poloj devis akiri skriban permeson por ofice [[telefono|telefoni]] de publikaj parolejoj; [[distrikto Hrubieszowski]]: Kamparana Bataliono tuttage batalis kontraŭ germanoj kaj ukraina polico defende de 3 vilaĝoj - pereis 27 germanoj kaj ukrainoj, kaj 9 poloj, 5 vundiĝis - [[germanoj]] kaj [[ukrainoj]] retiriĝis
** Ĉefa Sekur-Oficejo de '''[[Nazia Germanio]] decidis marki kaj limigi personan liberecon de judoj''' el Nazia Germanio, ĜG kaj sur okupata parto de [[Sovetunio]] devenantaj de [[Pollando]], [[Luksemburgo (lando)|Luksemburgo]], [[Slovakio]], [[Kroatio]], [[Rumanio]], [[Bulgario]], [[Grekio]], [[Nederlando]], [[Belgio]], [[Estonio]], [[Litovio]], [[Latvio]] kaj [[Norvegio]]; testoflugo de [[Gloster-Meteor]], la unua milita [[jetmotoro|jetmotora]] [[ĉasaviadilo]] de [[Unuiĝinta Reĝlando]]; nokte Bomba Korpuso de [[brita aerarmeo|RAF]] atakis [[Essen]] - '''komenco de aera ofensivo al [[Ruhr-regiono]]'''
** [[1944]]: En [[Edinburgo]] fondiĝis Fluganta Scienca [[Biblioteko]], kies celo estis faciligo al polaj [[studento]]j utiligi [[literaturo]]n; '''aperanta en [[Novjorko]] "Jewish Journal" skribis pri arestado de multaj [[pastro]]j pro helpado al judoj en [[okupado|okupata]] Pollando'''; [[bataliono]] de [[Pola Enlanda Armeo]] tuttage batalis kontraŭ sovetaj [[brigado]]j nome de [[Sergej Kirov|Kirov]] kaj de [[Vasilij Ĉapajev|Ĉapajev]], kaj plotono de "Grom" kun 4 plotonoj de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ taĉmento de [[SS (organizo)|SS]]-Galizien en [[distrikto Hrubieszowski]]
** 8-a Aviada Armeo unuafoje atakis [[Berlino]]n; en [[Ĉongĉingo]] oni subskribis ĉinan-afganan pakton pri [[amikeco]]; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: atakantaj tra [[Podolio]] trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis [[Zaslavo|Izasław]], [[Ostropolo]]n kaj trarompis [[fervojlinio]]n [[Ĥmelnicko|Płoskirów]]-[[Ternopilo|Tarnopol]]
** [[1945]]: '''[[Ruĝa Armeo]] konkeris [[Białogard]], [[Gryfice]], [[Kamień Pomorski]] kaj [[Stargard Szczeciński]] - kutime 3 tagojn poste [[NKVD]]-taĉmentoj per [[teroro]] komencis novan sovetan [[okupado]]n'''; polaj armeaj unuoj konkeris [[Drawsko Pomorskie]]
** [[Gestapo]] translokigis dekkelkpersonan gupon de polaj judinoj de [[koncentrejo]] [[Bergen-Belsen]] al [[Buchenwald]], en [[Berno]] kunsidis Asocio de Svisa Helpo al Pollando por kunordigi ĉiun bonfarantan agadon favore al Pollando