William Forsythe (koregrafo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''William Forsythe''' (30a de decembro, 1949, Novkorko) estas usona koregrafo, dancisto kaj direktoro de danco. Li studis en la Universitato de Ja...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:14, 8 mar. 2019

William Forsythe (30a de decembro, 1949, Novkorko) estas usona koregrafo, dancisto kaj direktoro de danco. Li studis en la Universitato de Jacksonville (Florido) kaj, poste, en la Joffrey Ballet kaj en la School of American Ballet. Inter 1983 kaj 2004 li estis direktoro de la Baleto de Frankfurto ĉe Meno, kaj en 2005 kreis sian propran kompanion, The Forsythe Company.

William Forsythe
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1949 (1949-12-30) (74-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jacksonville University • Lernejo Juilliard
Okupo
Okupo koreografo • baleta majstro • dancistobaleta dancisto
Verkoj Impressing the Czar
TTT
Retejo http://www.williamforsythe.de
vdr

En 1973 li veturis al Eŭropo invitita de John Cranko, kaj instaliĝis en Frankfurto ĉe Meno, Germanio, kie li disvovligos la plej parton de sia kariero. En 1976 li realigis sian unuan verkon, nome "Urlicht", kun muziko de Gustav Mahler, al kiu sekvis "Love Songs", kiu marckos la ĉefan tendencon de sia stilo, karakterizita pro violenta uzado de la klasika tekniko, kiu rezultos en verkoj kiel "Artifact" (1984). En 1983 li estis nomumita direktoro de la Baleto de Frankfurto, kaj kreis propran klasikan stilon, kun manko de teatraj elementoj, donante al siaj verkoj malvarman aspekton senharmonian. Tio videblas en sia plej simbola verko, nome In the Middle, Somewhat Elevated (1987), kuncklasikaj paŝoj sed neartiklitaj, kun movoj de dorso kaj brakoj distorditaj. Li ankaŭcrompas aliajn spektaklajn konvenciojn: en Artifact (1984), la publiko alvenas dum la dancistoj estas jam sursceneje, kaj ili ne certas ĉu ili provludas aŭ temas jam pri la ludo mem.