Lahti: Malsamoj inter versioj

166 bitokojn forigis ,  antaŭ 1 jaro
se mankas fonto ekz. pri ia restado en L., mi ne mencius tion
(Reverted 1 edit by 91.153.204.246 (talk). (TW))
Etikedo: Malfari
(se mankas fonto ekz. pri ia restado en L., mi ne mencius tion)
Homoj ekloĝis en la regiono de la nuna Lahtio antaŭ dek mil jaroj, tuj post la [[Glaciepoko]], kiam la regiono situis borde de maro. La unua dokumentita mencio de Lahtio estas el la jaro [[1445]], kiam ĝi estis malgranda vilaĝo en la paroĥo de [[Hollola]].
 
La fervojo konstruita inter [[Riihimäki]] kaj [[Sankt-Peterburgo]] pasis sur la longa terkresto [[Salpausselkä]] kaj trapasis ankaŭ la vilaĝon Lahtio. Pro sia favora situo ĝi povis evoluigi lokan industrion. Kiam la fervojo pretiĝis en [[1870]], en Lahtio estis nur dek ok domoj, sed ĝi komencis rapide kreski kiel nodo inter la trajnaj kaj lagaj trafikvojoj. Kiam [[L. L. Zamenhof]] devis revojaĝi al Varsovio laŭ ĉirkaŭvojo pro la komenco de la [[Unua mondmilito]] en [[1914]], lia trajno certe trapasis ankaŭ Lahtion. Lahtio fariĝis memstara municipo en [[1878]] kaj ricevis [[Urborajto|urborajtojn]] en [[1905]].
 
Post la sendependiĝo de [[Finnlando]] en [[1917]], komenciĝis la [[Interna milito de Finnlando|Interna milito]], dum kiu la Ruĝa Gvardio okupadis Lahtion dum tri monatoj. Germanaj trupoj konkeris la urbon en aprilo de la [[1918]]-a jaro, kaj la Blanka Gvardio starigis tie grandegan koncentrejon por 20 000 ruĝuloj kapitulaciintaj. La ruĝuloj estis grandnombre ekzekutitaj, ankaŭ virinoj. En la urbo troviĝas nun monumento de ruĝuloj-malliberuloj.
2 717

redaktoj