Juan Eduardo Bachrich: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
{{unua}}
{{informkesto homo}}
'''Juan Eduardo BACHRICH''' (naskiĝis la [[30-a de aprilo|30-an de aprilo]] [[1921]] en [[Vieno]], [[Aŭstrio]] - mortis la [[28-a de februaro|28-an de februaro]] [[2005]] en [[Karakaso]], [[Venezuelo]]) estis elstara venezuela esperantisto. Kiel aŭstro li nomiĝis Johann Eduard Bachrich, en Esperantio Johano Bachrich.
En [[1937]] li
konatiĝis en [[Zagrebo]] kun [[Ivo Lapenna]] kaj eklernis Esperanton en [[1938]] en [[Zemun]], [[Jugoslavio]]. Ekde [[1940]] li studis en [[Budapeŝto]] kaj mallongan tempon kunlaboris kun tieaj esperantistoj.
En [[1948]] Bachrich elmigris al [[Venezuelo]], kie li tuj komencis informi pri [[Esperanto]] per publikaj prelegoj kaj gazetartikoloj. Li fariĝis motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. En la jaro [[1952]] li fariĝis loka delegito de [[UEA]] kaj fakdelegito pri plantkulturado. De [[1974]] ĝis [[2001]] li funkciis kiel peranto de UEA. Kiam en [[1975]] VEA estis leĝe registrita Johano Bachrich fariĝis ĝia ĝenerala sekretario. De 1978 ĝis 1982 kaj denove ekde 1998 ĝis lia morto li estis observanto, de 1992 ĝis 1998 membro de la Komitato de UEA.
En 1992 Bachrich lanĉis la ideon pri amasa instruado de Esperanto per televido. Por atingi tiun celon li kontribuis al la realigo de la projektoj "[[Mazi en Gondolando]]" kaj "Esperanto: Pasporto al la tuta mondo". En la [[85-a UK 2000]] en [[Tel-Avivo]] la Komitato de UEA distingis lin per honora membreco de la Asocio.
Li estis ankaŭ komitatano de [[ILEI]].
{{Vivtempo|Losada, Benito}}
[[Kategorio:
[[Kategorio:
|