Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Iksokodo MassMessage delivery
Osho-Jabbe (diskuto | kontribuoj)
Linio 600:
</div></div> <section end="technews-2019-W11"/> 19:29, 11 mar. 2019 (UTC)
<!-- Message sent by User:Johan (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=Global_message_delivery/Targets/Tech_ambassadors&oldid=18925338 -->
 
== Proponata Regulŝanĝo «Esperantigo de nomoj» ==
 
La paĝo [[Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj]] diras "Jenaj nomoj ĉiam estu Esperantigitaj [...] nomoj kiuj estas ofte Esperantigitaj." Kial do "Richard Schulz" estas la titolo de la artikolo pri Rikardo Ŝulco, aŭ "Lluís Mimó Epinalt" estas la titolo de la artikolo pri Ludoviko Mimoo?
 
Tiuj du Esperantistoj estis analizaskolanoj, kaj preferis literumi siajn nomojn plene esperantigitaj. Mi pensas, ke la regulo ŝanĝiĝu. Se artikolo temas pri homo kun konata prefero pri propra nomo en Esperanto, ni sekvu tiun preferon.
 
La akademia [http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/propraj_nomoj.html Rekomendoj pri propraj nomoj] diras "La Akademio agnoskas, ke ĉiu ajn rajtas esperantigi sian nomon laŭ sia bontrovo. Ĉiu rajtas ankaŭ elekti pseŭdonimon aŭ plumnomon por si." Ĉu ni ne ankaŭ agnosku tiun saman rajton? Eĉ en la angla vikipedio, la titolo de la artikolo pri Samuel Langhorne Clemens estas "Mark Twain", lia pli konata plumnomo. -[[Uzanto:Osho-Jabbe|Osho-Jabbe]] ([[Uzanto-Diskuto:Osho-Jabbe|diskuto]]) 03:04, 14 mar. 2019 (UTC)