Demono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: it:Demone
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 komunejoj
Linio 1:
'''Demono''', el la [[greka lingvo|greka]] vorto ''daimon'', estas supernatura ento inter homo kaj la [[gedioj]] (aŭ Dio). Demonoj rolis en la [[religio]]j de [[helena civilizo]] kaj eĉ hodiaŭ en [[kristanismo]]. "[[diabloj|Diablo]]" estas [[sinonimo]], sed tiu vorto kutime estas rezervata por [[Satano]] ("La Diablo"), la estro de la demonoj.
 
[[Image:Baphomet.png|200px|thumb|La diablo Bafometo laŭ Eliphas LEVI]]En la antikva [[greka religio]], demonoj loĝis en la aero inter homo kaj la dioj. Iuj demonoj estas bonaj, aliaj malbonaj. [[Sokrato]] en la ''Apologio'' de [[Platono]] diris, ke li havis sian propran demonon, kiu gvidas lin kaj funkcias kiel [[gardanĝelo]].
 
Demonoj fifamiĝis sub kristanismo, kiu rigardis ilin kiel malbonaj anĝeloj, kiuj sekvis [[Satano|Satanon]]. En la [[Nova testamento]], demonoj estas la kaŭzo de malsano, precipe de tiu, kiun ni nomas mensan malsanon -- por ekzemplo, [[Maria Magdalena]]. [[Jesuo Kristo]], kaj poste kristanaj pastroj, famiĝis pro la elpelado de demonoj.
 
Dum la kristana Nova testamento mencias demonojn 61-foje, la juda [[Biblio]] nur mencias ilin dufoje.
 
Laŭ [[Justino Martiro]], [[Aŭgusteno]] kaj aliaj kristanaj pensintoj, la [[romiaj dioj|romiaj]] kaj [[grekaj dioj]] estis en realo demonoj.
 
Ekde 1700, kredo pri demonoj ĝenerale velkis en la [[okcidenta civilizo|Okcidento]], sed la kredo estas ankoraŭ forta inter kristanoj en la [[Antiloj]] kaj [[subsahara Afriko]].
 
Laŭ [[Spiritismo]], demono estas nomo donita de iuj popoloj al nepuraj [[spirito]]j.
Linio 15:
'''Vidu ankaŭ:''' [[anĝeloj]], [[gedioj]], [[infero]], [[mitologio]], [[sorĉismo]], [[vuduismo]]
[[Kategorio:folkloro]] [[kategorio:religio]]
<br clear=all>
{{Commons|Category:Demons}}
 
 
[[bg:Демон]]