Felix Salten: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Felix SALTEN''' (naskiĝis en [[Peŝto]], [[Hungario]], la [[6-an de septembro]] [[1869]]; mortis en [[Zuriko]], la [[8-an de oktobro]] [[1945]]) estis [[Vieno|viena]] verkisto, naskiĝinta kiel '''Siegmund Salzmann'''. Lia plej fama verko estas ''[[Bambi, vivo en la arbaro]]'', verkita en 1923. Oni ankaŭ atribuas al li la romanon [[Josefine Mutzenbacher]], fikcia membiografio de viena prostituistino, aperinta en [[1906]]. Li estis onklo de [[Karl Farkas]]. Li kontribuis al la t.n. [[literaturo kafeja]].
== Vivo ==
Kiam Felix Salten estis kvarsemajna lia familio translokiĝis al [[Vieno]]. Kiam lia patro iĝis bankrota, la deksesjarulo forlasis la lernejon kaj komencis labori por asekurinstanco. Li ankaŭ komencis alsendi poemojn kaj librorecenzojn al ĵurnaloj. Li iĝis ano de la movado [[Jung-Wien]] kaj baldaŭ ricevis laboron kiel plentempa arto- kaj teatrokritikisto por la gazetoj "Wiener Allgemeine Zeitung" kaj "Zeit". En 1900 li publikigis sian unuan kolekton de noveloj. En 1901 li iniciatis la unuan literaturan kabaredon de Vieno "Jung-Wiener Theater Zum lieben Augustin".