Kurzo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Reinhard16 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Reinhard16 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Kurzo estas la prezo de la monunuoj ([[valuto]]) kaj valorpaperoj ([[akcio]], [[obligacio]]). La kurzo de valutoj kaj [[devizo]]j povas esti merkata aŭ ŝtate determinita (ĉefe en la iamaj nekapitalismaj landoj). La ŝtata kurzo estas fiksa, la merkata kurzo ŝanĝiĝas je influo de [[postulado|postulo]] kaj [[ofertado|oferto]] sur la devizomerkato ĉirkaŭ ia prezocentro. La prezocentro estis dum la uzo de la valuta oroenhavo la rilato inter la oficialaj oroenhavoj. Post finiĝo de la oroenhava komparo, la prezocentron difinas la [[merkato]].
 
Modernaj ŝtatoj ofte permesas la valutan kurzon nur en difinita zono. Se la kurzo ŝajnas trapaŝi tiun kurzolimon, la ŝtato intervenas ĉefe per la [[Centra Bankobanko]]. Tiam la ŝtato aĉetegas fremdan valuton kontraŭ la propra (do vendas propran valuton sur la merkato, estiginte abundon je ĝi, malaltigante ties kurzon) aŭ vendegas fremdan valuton kontraŭ la propra (do reaxcetas propran valuton tiel altigante ties kurzon per malabundigo de ties ĉeesto surmerkate).
 
La valuto hodiaŭ jam povas ŝanĝiĝi inter larĝa linio (zono) kaj oni nomas tiun valuton „ŝvebanta valuto” kaj tian ekonomian politikon „valutoŝvebigo”.
 
La kurzo de la [[valorpapero]]j ŝanĝiĝas same je influo de la merkataj efikoj. La centro de la balanciĝo estas la kapitaligita valoro de la valorpapera profito je merkata intereza procento (tio estas, ke akcio, profitante dividendon de 20 USD ĉe ĉ. 5 % merkata intereza procento reprezentas kapitalon de 400 USD. Ĉe akcioj, kiuj ja ne havas antaŭdifinitan [[rentumorento]]n, ne nur la aktuala dividendo gravas por la kurzo, sed ankaŭ la atendita kurzo-evoluo, kiu ree reflektas la atenditan dividendon en (eble ankaŭ tre fora) estonto.
 
Oni notas la kurzon de la akcioj en absoluta sumo, la obligacion en procento.