Aŭto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
La disvolvigo de eksteraj eksplodmotoroj estas detala parto de la historio de aŭto, sed ofte estas traktita aparte el la disvolvigo de la veraj aŭtoj. Estis uzita ampleksa vario de vaporenergiaj ŝosevehikloj dum la unua parto de la 19a jarcento, kiel [[vaporaŭto]]j, [[vaporbuso]]j, [[faetono]]j, kaj [[vaporcilindro]]j. Popolaj sentoj kontraŭ tiuj kondukis al la aprobo en Anglio de la ''[[Locomotive Acts]]'' de 1865. En la [[19-a jarcento]] estis konstruitaj multnombraj vaporaŭtomobiloj.
 
En 1807, [[Nicéphore Niépce]] kaj lia frato Claude kreis tion kio estis probable la unua [[Eksplodmotoro|internan brulmotoron]] en la mondo (kiun ili nomis ''Pyréolophore''), sed ili elektis instali ĝin en boato sur la rivero [[Saone]] en Francio, anstataŭ en aŭto.<ref> speos.fr. [http://niepce.house.museum/pagus/pagus-other.html "Niepce Museum, Other Inventions".] Niepce.house.museum. Arkivita el la originalo en 2005-12-20. Alirita en 2010-08-26. </ref> Koincide, en 1807 la svisa inventisto [[François Isaac de Rivaz]] desegnis sian propran internan brulmotoron de de Rivaz kaj uzis ĝin por disvolvigi la unuan vehiklon en la mondo uzantan energion el tia motoro. La ''Pyréolophore'' de la Niépce-oj uzis energion el mikso de pulvoro el ''Lycopodium'' (nome sekigitaj [[sporo]]j de la planto [[likopodio]]), fajne muelita karbopolvo kaj [[resinorezino]] kiu estis miksita kun oleo, dum de Rivaz uzis mikson de hidrogeno kaj oksigeno.<ref>"Niepce Museum, Other Inventions".</ref> Neniu el tiuj desegnoj estis tre sukcesa, kiel okazis ankaŭ ĉe aliaj kiel [[Samuel Brown]], [[Samuel Morey]], kaj [[Etienne Lenoir]] kun sia ''hipomobilon'', kiuj produktis vehiklojn (kutime adaptitajn ĉarojn aŭ kaleŝojn) kiuj uzis energion el internaj brulmotoroj.<ref> Stein, Ralph (1967). The Automobile Book. Paul Hamlyn. </ref> Jam en 1828 okazis pli-malpli regula naveda trafiko de vaporbuso inter [[Londono]] kaj [[Bath]].
 
En la 20-a jarcento estis konstruita sukcesa vapor-aŭto, la t.n. [[Sentinel]].