Kaĝaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Persian Qajar Empire1808.jpg|thumb|250px|Kaĝara Persa Imperio en [[1808]].]]
La '''Kaĝara dinastio''' (ankaŭ transskribata kiel Gaĝara Dinastio, ''Qajar'', ''Qadjar'' aŭ ''Qājār''; [[perse]] سلسله قاجاریه aŭ '''دودمان قاجار)''' estas ofta vorto uzata por priskribi [[Irano]]n (tiame konata kiel Persio) sub la regado de la reĝa familio kiu regis en Irano ekde [[1794]] ĝis [[1925]]. En [[1794]] la kaĝaroj atingis la plenan povon en Irano per la eliminado de ĉiuj ĝiaj rivaluloj, inkluzive de [[Lotf Ali Ĥano]], la lasta de la [[zanda dinastio]], kaj ĝi refirmigis la persan suverenecon sur la antaŭaj iranaj teritorioj de [[Kartvelio]] kaj la [[Kaŭkazio]]. En 1796 [[Aga Muhamad Ĥano]] estis kronita kiel [[ŝaho]] (imperiestro aŭ reĝo). Ĝi estis sukcedita de la [[dinastio Pahlavi]].
La kaĝaraj regantoj estis membroj de la [[klano Kuvanlo]], origine membroj de la tjurka branĉo [[oguzaj lingvoj|oguzoj]] el la plej ampleksaj de la [[tjurkoj|tjurka popolo]]. La kaĝaroj ekloĝis en la mongola periodo ĉirkaŭ [[Armenio]] kaj ili troviĝis inter la sep triboj [[kizilbaŝoj]] kiuj apogis la [[safavidoj]]n. La [[safavidoj]] "abandonis [[Arano]]n (en la nuna [[Azerbajĝano|Respubliko Azerbajĝano]]) al la lokaj klanoj de la oguzaj tjurkoj", kaj, "en 1554 [[Ganĝa]] estis regata de Ŝahverdi Soltan Ziyadoglu Kaĝaro, kies familio ekregis en [[Montara Karabaĥo]]".