The Lights of Zetar: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
La ŝtormo iras al Memory Alpha kaj detruas la komputilan kernon de la stacio. [[Kapitano Kirk]], kune kun Scienca oficiro [[Spock]], d-ro McCoy, kaj s-ro Scott iras la stacion por inspekti la difektojn. Dume, Mira havas viziojn de kadavroj ĉe Memory Alpha. La teamo trovas serioze difektitajn la arkivojn de la Memory Alpha, eble neripareble, kaj ĝia personaro morta per cerba hemoragio, krom iu, kiu faras la samajn guturajn bruojn kiel Romaine. Kirk tiam ordonas ke Mira iru al la stacio. Ŝi timas vidi la ĝustan scenon de sia vizio, kaj tiam avertas, ke la ŝtormo revenas.
 
Skanadoj de la ŝtormo determinas ke ĝi estas fakte grupo de vivoformoj, kaj Kirk provas komuniki kun ili tra la [[universala tradukilo]], sed li ne ricevas respondon. Post avertaj pafoj, Kirk decidas plenan atakon, kaj dum la armiloj frapas la ŝtormon, Romaine ŝajnas reagi en doloro. Scotty, rimarkante tion, petegas ke Kirk ĉesu la atakon. Dum diskuto en la instrukciaĉambro, McCoy raportas ke la cerboluna skemo de Romaine estas ŝanĝita, kaj Spock rivelas ke la nova padrono egalas sensorajn datumojn de la ŝtormo. Ili konkludas ke la eksterteraj vivoformoj provas preni regadon de la korpo de Romaine. Por eviti ĉi tion, ili elpensas planon por permesi al la eksterteranoj preni partajn regadojn kaj tiam submeti ŝin al alta atmosfera premo. Antaŭ ol ili povas meti ŝin en la premkameron, la eksterteranoj finfine eniras en la korpon de Romaine kaj komencas paroli per ŝi, identigante sin kiel pluvivantojn de la longe mortinta planedo Zetar. Ili intencas vivi ilian restantan ekziston per la korpo de Romaine. Kun iom da malfacilaĵo, Scott sukcesas eniri ŝin en la premĉambron, kaj la eksterteranoj finfine estas forpelitaj kaj ŝajne detruitaj.
 
[[kategorio:epizodoj de Star Trek]]