Ernst Federn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Ernst Federn, 30.4.2006.jpg|thumb|Ernst Federn 2006]]
'''Ernst FEDERN''' (*n. la [[26-an de aŭgusto]] [[1914]] en [[Vieno]]; m. [[24-an de junio]] [[2007]] same en Vieno) estis pioniro der la [[psikoanalizo|psikoanaliza]] analizo de la pretervivo kiel viktimo en naziaj [[koncentrejo]]j, de la psikoanaliza [[pedagogio]] kaj de la psikoterapio kaj socia akompano de krimuloj en malliberejoj.
 
Ernst Federn estis filo de la konata viena psikoanalizisto [[Paul Federn]]. Li mem forte engaĝiĝis socie, estis [[Trockismo|trockista]] [[komunisto]] kaj dum la jaro [[1938]] estis malliberigita en la nazia koncentrejo ''Buchenwald'' en [[Turingio]], kie li restis, suferis sed pretervivis ĝis la liberigo de la koncentrejanoj fare de usona armeo dum aprilo 1945. En la koncentrejo li kiel aliaj [[Trockismo|trockistoj]] komence suferis, krom de la naziaj gardistoj, de aliaj komunistaj malliberigitoj, kiuj estis senhezitaj subtenantoj de [[Josif Stalin]] kaj konsideris la anojn de [[Lev Trockij]] kiel siaj plej ardaj malamikoj. Poste li kiel psikoanalizisto ekrespektiĝis ankaŭ de tiuj malliberulaj malamikoj. Dum pluraj monatoj de la jaro [[1939]] la psikoanalizisto [[Bruno Bettelheim]] estis kune malliberigita en Buchenwald kaj la du terapiistoj interamikiĝis. Kune ili kiel preterviviga strategio evoluigis la bazon de "psikologio de [[teroro]]". Post la liberigo dum aprilo 1945, Ernst Federn decidis ne reveni al [[Aŭstrio]], kiu grandparte estis okupita de la [[Ruĝa Armeo]] de [[Sovetunio]]. Anstataŭe li elmigris unue al [[Bruselo]], kie li daŭrigis sian politikan engaĝiĝon, kaj poste al [[Usono]]. Liaj publikaĵoj pri la "psikologio de teroro" kaj pri la protokoloj de ĉiumerkredaj konferencoj de grupo ĉirkaŭ [[Sigmund Freud]], kiu ekde 1902 estis kunveninta en Vieno, en la usona socio de la 1950-aj jaroj karakterizita per kontraŭkomunismo kaj simpla prezento de la [[Malvarma Milito]] komence vekis nur malmultan intereson. Nur iom post iom, kaj aparte en Eŭropo, plikonatiĝis ilia graveco. Dum 1972 Ernst Federn je invito de [[Bruno Kreisky]] revenis al Aŭstrio kaj de tiam kiel psikoterepiisto aparte engaĝiĝis pri la reformo de malliberigo de krimuloj.