Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
|Mapo=Ruslando Novgoroda provinco Velikij Novgorod/Ruslando eŭropa parto
}}
'''Kremlo''' (aŭ '''Detinec''') de [[Velikij Novgorod]] estas fortikaĵo kiu situas sur la maldekstra bordo de la rivero [[Volĥov (rivero)|Volĥov]]. La novgoroda [[kremlo]] unuafoje estas menciita en la [[Unua Novgoroda kroniko]] ĉe la jaro [[1044]].<ref>La [http://litopys.org.ua/novglet/novg.htm Unua Novgoroda kroniko], la malaĝa redakcioversio (“Izvod”), serĉu skribaĵon por la jaro 1044 ('''“В лЂто 6552 [1044]”''').</ref> La kremlo kiel parto de la [[Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo|historia centro]] de Velikij Novgorod estas registrita en la listo de [[monda heredaĵo de Unesko]].
 
== Historio ==
Linio 25:
[[Dosiero:Fragments Mihaylovskaya icon (Novgorod).png|eta|maldekstra|220px|<small>La novgoroda kremlo sur la fragmento de ikono de la fino de [[17-a jarcento]].</small>]]
{{Commonscat|Velikiy Novgorod Detinets}}
La ligna fortikaĵo estis konstruita dum regado de la princo [[Vladimiro Jaroslavoviĉ (novgoroda princo)|Vladimiro Jaroslavoviĉ]] kiu estis filo de [[Jaroslavo la Saĝa]]. En [[1045]] la princo Vladimiro komencigis konstruadon de la [[Katedralo Sankta Sofio de Novgorod|Katedralo Sankta Sofio]], la ĉefa preĝejo de Novgorod.<ref>La [http://litopys.org.ua/novglet/novg.htm Unua Novgoroda kroniko], la aĝa kaj malaĝa redakciojversioj, serĉi la jaron 1045.</ref> Oni konstruis la katedralon dum sep jaroj kaj en [[1052]] konsekris ĝin. Post tio la princo vivis malpli ol unu monato kaj estis entombigita en la ĵus konstruita katedralo.<ref>La [http://litopys.org.ua/novglet/novg.htm Unua Novgoroda kroniko], la aĝa kaj malaĝa redakciojversioj, serĉi la jaron 1052.</ref>
 
La ligna fortikaĵo plurfoje forbrulis, sed oni konstruis ĝin denove, kaj dum tio aldonadis pliajn terenojn al la kremlo. En [[1116]] ĝi ekhavis sian nunan teritorion.
Linio 42:
== La vortoj “''kremlj''” kaj “''detinec''” ==
 
La vorto “''detinec''” signifas la centran parton de urbo en Rusjo,<ref>Ruse: ''Русь''. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de '''''Rusjo''''' estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en [http://vortaro.ukrainio.org.ua la vortaro de Volodimir Pacjurko]</ref>, enan urban fortikaĵon. En kronikoj la vorto “''detinec''” aperadis ekde [[1097]]<ref>[http://litopys.org.ua/novglet/novg.htm La Unua Novgoroda kroniko], la aĝa redakcioversio, serĉi la jaron 1097.</ref> kaj estis vaste uzata ĝis [[14-a jarcento]], kiam ĝin anstataŭis la vorto “''kremlj''”.<ref>La artikolo ''Детинец'' en la [[Granda Sovetia Enciklopedio]], la 3-a eldono, la ĉefredaktoro [[Aleksandr Proĥorov]], 1969—1978.</ref> Ekde 14-a jarcento la vorto “''detinec''” estis uzata nur en novgorodaj kaj pskovaj fontoj, do ekde tiam oni povas rigardi tiun vorton novgoroda dialektaĵo.<ref> Секретарь Л. А., Трояновский С. В. Детинец в градостроительной терминологии Древней Руси //Древняя Русь. Вопросы медиевистики. 2003. № 4 (14). С. 64.</ref> Por la [[kremlo de Pskov]] oni ofte uzas la trian vorton — “Krom”.
 
== Arkitekturo ==