The Way to Eden: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
La resto de la grupo kreas planon por prenumo de la kosmoŝipo. Chekov malkaŝas al Irina ke la [[stelŝipo]] eblas navigita de helpa regulejo. Post de iom da tempo kun la skipo, la grupo prezentis muzikan koncerton, dum kiu Tongo Rad liberigas Sevrinon. Ili tiam transprenas helpan regulejon kaj metas la Enterprise en kurso por Edeno. Je alveno al la planedo, situanta en [[romulanoj|Romulana teritorio]], Sevrin faras ĉiun skipon senkonscia kun ultrasona frekvenco elsendita tra la [[interfono]].
 
Kiam la skipo reakiras konscion, ili malkovras, ke Sevrin kaj liaj anoj ŝtelis kosmoŝipeton. Kirk malaktivigas la sonan aparaton de Sevrin, kaj poste aliĝas al Spock, ĉefkuracisto Dr. McCoy, kaj Chekov en serĉado de la grupo.
 
La pejzaĝo en kiu ili alvenas estas vivplena kaj bela. Tamen, ĉiuj plantoj sekrecias potencan acidon, kiel Chekov malkovras kiam li tuŝas floron. La teamo baldaŭ trovas Adamon, kuŝantan morta pro venena frukto. Sevrin kaj la aliaj pluvivantoj tiam troviĝas en la ŝipeton, ĉiuj kun brulvundoj sur siaj piedoj. Kirk diras, ke ili devas foriri, sed Sevrin kuras el la pramo, mordas unu el la fruktoj kaj mortas.
 
Reen al la Enterprise, Irina alvenas al la komandejo por diri adiaŭon al Chekov. Spock konsilas ŝin kaj ŝiajn amikojn ne rezigni pri sia serĉado al Edeno, ĉar li kredas ke ili aŭ trovos ĝin, aŭ kreos unu por si.