Malta preĝejo (Vieno): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Informkesto preĝejo | nomo = Malta preĝejo</br>{{lang-de|Malteserkirche}} | larĝo de informkesto = | dosiero = Wien_-_Malteserkirche.JPG | g...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:34, 22 mar. 2019

Ŝablono:Informkesto preĝejo Malta preĝejo (germane Malteserkirche; foje germane Johanniterkirche; plena nomo: germane Kirche des heiligen Johannes des Täufers) troviĝas en Landstraße de Vieno (Aŭstrio).

La Malta preĝejo ankaŭ konata kiel la Preĝejo de Sankta Johano Baptisto troviĝas en Kärntner Strato. Ne tre for, en la strato Johannesgasse situas la Granda priorato de Aŭstrio.

La unua preĝejo aperis ĉi tie en 1217 kaj nomiĝis Domo de magistro de la ordeno de Sankta Johano. La Kvara krucmilito finiĝis kaj multnombraj krucmilitistoj, ofte vunditaj kaj senhejmaj, bezonis helpon. Ili revenis laŭ tiu vojo al Eŭropo kaj trovis ĉi tie azilon.

La nuna preĝejo estis konstruita en 1446, sed la barokan aspekton akiris post granda rekonstruo en 1806-1808. En 1933 la ordeno, kies financoj kolapsis post la Unua mondmilito, vendis la konstruaĵon al la Viena eparĥio, sed en 1960 elaĉetis ĝin kaj restaŭris.