Monato (gazeto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 103:
En tiu tempo la plimulto de la kunlaborantoj ankoraŭ sendis siajn manuskriptojn papere al la redaktoroj. Tiuj ĉi plusendis ilin post redaktado al la eldonejo en Antverpeno, kie [[Guido van Damme]] kompostis ilin. Jen kaj jen iu jam sendis manuskriptojn sur disketo, sed eĉ tion oni devis sendi per la ofte malrapida poŝto. Faksado estis tre escepta. Komence de [[1993]] [[Torben Kehlet]] vizitis la oficejon de FEL, kaj rakontis pri mirinda maŝino, kiun li ekkonis. Ĝi nomiĝis „modemo“ kaj per ĝi eblis sendi kompletajn tekstojn kaj fotojn tra telefona drato. La potenco de tia aparateto ŝajnis enorma. Se ĉiu redaktoro posedus modemon, oni ŝparus multege da tempo, kiu nun perdiĝis en la poŝto. FEL decidis aĉeti modemon, kaj testi la eblecojn. Sed testi kun kiu? Kiu jam havis modemon? En malgranda anonceto en la marta numero de 1993 aperis la jena teksto: ''Ĉu vi havas modemon? FEL serĉas kelkajn personojn, prefere en Belgio aŭ ĉirkaŭaĵo, kiuj posedas modemon (kaj komputilon!) kaj pretas fari kelkajn mallongajn testojn.''
 
La unua redaktoro de Monato, kiun la eldonejo persvadis aĉeti modemon, estis [[Paul Gubbins]] kaj do unue politikaj artikoloj kaj tekstoj pri moderna vivo elektronike estis interŝanĝataj. Interreto en tiu tempo ankoraŭ tute ne estis konata ĉe la granda publiko. La eldonejo uzis la servojn de la usona firmao ''Compuserve'' por faciligi la sendadon. FEL havis retadreson ekde junio 1993 kaj eble estis la unua Esperanto-organizaĵo rete atingebla<ref name="mon01">{{Monatoref|numero=1993|paĝo=3|titolo=Enkonduko|ligilo=|aŭtoro=Paul Peeraerts }}</ref>. Tiu ĉi paŝo enkondukis novan eraon por ''Monato'' kiu forte influis la aktualecon de la artikoloj. Unue la redaktoroj ekhavis modemon, kaj poste estis serĉataj reviziantoj kun ''Compuserve''-adreso. La reto de komputile ligitaj reviziantoj ekaktivis en [[1994]]. Tio signifis ne nur rapidecon, sed ankaŭ universalecon. Nun estis facile havi reviziantojn en diversaj lingvoregionoj, kaj tiel eviti naciismojn. Komence kunlaboris italo ([[Dario Besseghini]]), belgo ([[Marc Demonty]]), brito ([[Edmund Grimley Evans]]), finno ([[Harri Laine]]), rusino ([[Halina Gorecka]]), kataluno ([[Alex Humet]]), ruso ([[Andrej PechonkinPeĉënkin)]], uzbeko ([[Andrej Kolganov]]) kaj hungarino ([[Katalin Kováts|Katalin Smidéliusz]]). La diverseco tamen igis necesa la funkcion de sekretario, kiu kunordigis la laboron de la diversaj reviziantoj. Tiun funkcion plenumis [[Izabel Cristina Oliveira Santiago]].
 
Ekde tiu periodo tekstoj de ''Monato'' estis konsulteblaj „en la reto“, kvankam la esprimo „en la reto“ tiam ankoraŭ ne egalis al „en Interreto“, sed „en iu [[bultenejo]]“. ''Monato'' tiam uzis du bultenejojn, tiun de ''Compuserve'' kaj propran. Jen parto el gazetara komuniko de la {{dato|15|januaro|1994}}: