| dato de morto = [[21-a de decembro]] [[1975]]
| loko de morto =
| verkis = [[Francisco Azorín Izquierdo #Verkoj|Jen liaj verkoj]]
| aliaj aktivaĵoj =
| akademiano =
}}
'''Francisco AZORÍN IZQUIERDO''' (elparolu proks.[fransisko azorin''Fransisko AZORIN' IZKJERDO'')izkjerdo] (naskiĝis la [[12-a de septembro|12-an de septembro]] [[1885]] en [[Monforte de Moyuela]] ([[Hispanio]]), mortis la [[21-an de decembro]] [[1975]] en [[Meksiko]]) estis progresema hispana [[arkitekto]] el [[Kordovo]], iama parlamenta deputito, kiu en kongreso de sia socialdemokrata partio akceptigis proponon favoran al [[Esperanto]].
SocialistoKiel socialisto, liAzorín estis urbkonsilisto en [[Kordovo]] kaj deputito en la hispana Parlamento en la komenco de la [[Dua Hispana Respubliko]]. Li akceptigis en kongreso de la [[PSOE|social-demokrata partio]] proponon favoran al Esperanto. Li reprezentis tiun partion en la [[SAT-kongresoj]] en [[Göteborg]] kaj [[Stutgarto|Stuttgart]].
ArĥitektoKiel arĥitekto, liAzorín konstruis la sidejon de la [[Hispana Socialista Partio]] en [[Madrido]]. Li verkis en Esperanto la vortaron ''[[Universala Terminologio de la Arkitekturo]]'', kun tradukoj de la vortoj en pluraj aliaj lingvoj (1933).
MembroKiel membro de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]], liAzorín ankaŭ aktivis en la neŭtrala kaj laborista [[Esperanto-movado en Hispanio|hispana Esperanto-movado]] dum la 20aj kaj 30aj jaroj.
Dum la [[Hispana Intercivitana Milito|hispana intercivitana milito]] liAzorín reprezentis la Respublikon kiel konsulo en [[Tuluzo]]. Post la fino de la milito li estis ekzilita en Meksikon, kie li aktivis en la Esperanta agado. Tie li laboris kun [[Eŭgeno Lanti|Lanti]], de kiu li fariĝis testamenta administranto. Azorín estis ĉefa aŭtoro de ''[[Ilustrita Vortaro de Esperanto]]'' (Meksikurbo, 1955), de kiu tamen aperis nur la unua volumo (literoj A-K). La dua parto restis nepresita. La [[Akademio de Esperanto]] deklaris malaprobon pri la aperinta parto de la vortaro kaj konkludis: "tiu vortaro povus nur semi konfuzon kaj malordon en la uzado kaj tiel grave malutili al la unueco de la lingvo" .<ref>''Deklaro de la Akademio de Esperanto pri Ilustrita Vortaro de Esperanto'', en Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, N-ro 22, Marto 1956; publikigita interalie en [http://www.gazetoteko.com/aliaj/espo608.pdf Esperanto, Revuo Internacia, 608–609 Julio-Aŭgusto 1956, p. 109]</ref>.
LiAzorín estis patro de [[Francisco Azorín Poch]], matematikisto, kaj ankaŭ esperantisto.
==Verkoj==
*''Ilustrita vortaro de esperanto'' (1955)
== Literaturo ==
Verko pri li, kompilita de García Verdugo (2005):
García Verdugo (2005), ''Francisco Azorín Izquierdo. Arquitectura, urbanismo y política en Córdoba (1914-1936).''
== Referencoj ==
{{Bibliotekoj}}
<references />{{SAT Navigilo}}{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Hispanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Sennacieca Asocio Tutmonda]]
|