27-a de marto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1942-kompletigo
→‎Eventoj: 1943-kompletigo
Linio 51:
** '''[[Francio]]: komenco de la [[deportado]] de 69 mil [[judoj]] al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] en [[okupado|okupata]] Pollando'''; [[Delhio]]: brita ministro Stafford Cripps renkontiĝis kun [[Mahatmo Gandhi]]; nokte britaj maristoj parte sukcesis detrui [[doko]]n en [[Saint-Nazaire]]; batalo de konvojoj PQ-13 kaj QP-9 en [[Arkta Oceano]] komencita (ĝis 31-a de marto)
** [[1943]]: [[Varsovio]]: pro la sukcesinta pasinttaga Operaco de Arsenalo, farita de [[skoltismo|skoltaj]] Grizaj Taĉmentoj, '''germanoj revenĝe pafmortigis 140 politikajn kaptitojn en [[Pawiak]]''' (la plej granda malliberejo en [[okupado|okupata]] Pollando);
** [[Taktiko|Taktika]] venko de usona ŝiparo kontraŭ la japana en batalo de [[Komandorski-insularo]]; brita [[konvojo|konvoja]] [[aviadila ŝipo]] ''HMS Dasher'' sinkis pro interna [[eksplodo]] apud [[Skotlando]] - 379 personoj pereis el inter 528 [[maristo]]j; Francio de [[reĝimo de Vichy|Vichy]]: rekonstruo de la kabineto de [[Pierre Laval]]; nokte [[brita aerarmeo|RAF]] atakis [[Berlino]]n
** [[1944]]: '''[[Kaŭno]]: ĉirkaŭ 1800 personojn, ĉefe [[virino]]jn kaj [[infano]]jn, [[germanoj]] murdis en Kauen''', [[koncentrejo]] establita ene de juda [[geto]]; '''volontulaj ukrainaj taĉmentoj de [[Waffen-SS]] kaj [[Wehrmacht]] ekstermis polan vilaĝon Smoligów''' ([[Distrikto Hrubieszowski]]) - dum tuttaga batalo pereis 300 [[poloj]] (ĉefe civiluloj) kaj 50 [[ukrainoj]] kun [[germanoj]]; [[Volinia masakro]]: [[ukrainoj]] atakis polan setlejon Ksawerówka enloĝitan ekskluzive de 39 polaj familioj murdante dekkelkajn personojn; '''[[Ordnungspolizei|germana polico]] enterigis en [[juda tombejo]] en [[Lublin]] 27 [[vivo|vivantajn]] judojn'''; taĉmentoj de germana polico bruligis po unu [[vilaĝo]] en [[distrikto Hrubieszowski]] kaj [[distrikto Chełmski]]; [[gestapo]] murdis en [[Varsovio]] profesoron pri filozofio
** [[1945]]: [[Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato]]: '''en [[Pruszków]] soveta [[NKVD]] perfide arestis 16 gvidantojn de la [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]]''', kiujn per aparta aviadilo la sekvan tagon forveturigis al [[Lubjanka]] en [[Moskvo]] por juĝi (inter ili estis [[Leopold Okulicki]] kaj [[Jan Stanisław Jankowski]], kies delegitecon de la pola [[ekzilo|ekzila]] registaro por la lando transprenis [[Stefan Korboński]]) - la plej malhonora manifesto de [[Aliancanoj|aliancana]] kunlaboro kun [[Stalin]], [[persekuto|persekutisto]] de Pollando; [[Lublinio]]: 48 malliberuloj, soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]] fuĝis de [[NKVD]]-tendaro en Skrobów (proksime al [[Lubartów]]); sovetaj armeoj "liberigis" [[Rumia]] kaj [[Strzelin]]; '''soldatoj de [[Ruĝa Armeo]] bruligis en [[Gdańsk]], pere de enruligitaj bareloj kun brulaĵo, preĝejon al [[Sankta Josefo]] - pereis ĉirkaŭ 100 germanoj, kiuj sin kaŝis'''