Zagreba metodo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 8:
 
== Lernolibro laŭ la Zagreba metodo ==
La unua lernolibro aperis eksperimente en 1980 kaj estis dissendita al 350 instruistoj en la mondo kun peto pri iliaj rimarkoj. La kroata versio de la lernolibro estis ŝanĝata baze de la rimarkoj en siaj unuaj 4 eldonoj ĝis la jaro 1985. Stile la lecionojn plibonigis en la 4a eldono Tibor Sekelj. La postaj eldonoj ne plu estis ŝanĝitaj.
 
Aperis ankaŭ B-lernolibro kaj instrukciaro por instruistoj, aldona bildstrio de C. Piron (kiu verkis ankaŭ 3 apartajn kantojn por ĝi) kaj legromaneto de G.F. Cooper ''La sentimulo'' bazita sur la 500 morfemoj. La kroata versio aperis ĝis 2006 en 9 eldonoj en 42 000 ekzempleroj kaj ĉiuj estis venditaj.
Linio 16:
 
Intertempe la baza lernolibro aperis en 30 adaptoj al diversaj — ĉefe eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ kelkaj aziaj kaj afrikaj. Nun oni povas lerni per ĝi ankaŭ en elektronika formo ĉe [http://www.lernu.net www.lernu.net] en 26 lingvoj.
La presota versio estas aĉetebla i.a. ce la libroservo de UEA.
 
Instrukciaro por instruistoj instruantaj laŭ la zagreba metodo helpas la instruistojn enhavante klarigojn pri la metodo, uzeblecon, havante la skemon por 24-hora kurso, enhavante aldonajn ekzercojn, demandarojn, kantojn, ekzamenmaterialojn. Helpe de tiu libreto kaj la lernolibro eblas kvalite instrui en komencaj kursoj ĉiuspecaj (kun unulingva kursanaro aŭ plurlingva, kun infanoj ekde proksimume 11-a jaraĝo ĝis maljunaj personoj) sen specialaj sinpreparoj. La Zagreba metodo ebligas al lernantoj lerni komence sen balastaj vortoj kaj gramatikeroj nur tion kio estas nepre necesa kaj tuj praktikebla kaj tial la lernantoj pli rapide progresas ol uzante aliajn metodojn. Tio altigas la lernmotivojn. Kutime jam post la lerno de la unua duono de la lernolibro la lernantoj povas elturniĝi lingve en ĉiuj ĉiutagaj situacioj. La baza Esperanto-scio akirata per tiu ĉi metodo estas tre konvena kiel instruaĵo minimuma, sed sufiĉa kiel antaŭscio necesa por posta lernado de alia fremdlingvo – do kiel lernendaĵo necesa kiam Esperanto servas kiel propedeŭtika rimedo.