Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kompleta reverkado kaj ampleksigo
ampleksigo
Linio 2:
 
==Esperanto kaj vegetarismo==
Inter esperantistoj troviĝas proporcie multe pli da vegetaranoj ol inter neesperantistoj. Tion montris i.a. enketoj inter la membroj de [[Brita Esperanto-Asocio]] en [[1968]] (vidu [[Peter Glover Forster|Peter G. Forster]], ''The Esperanto Movement'', p. 327-329) kaj inter la membroj de [[Germana Esperanto-Asocio]] en [[1992]] (vidu [[Frank Stocker]], ''Wer spricht Esperanto?'', p. 100-101). Forster atentigas pri tio, ke ekzistas ĝenerala rilato inter vegetarismo kaj [[pacismo]].
 
== Historio de TEVA ==
Linio 9:
La [[16-an de aŭgusto]] [[1908]], dum la [[UK 1908|4-a UK]] en [[Dresden]], fondiĝis la ''Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj'' (''IUEV''), kiu ŝanĝis sian nomon kelkajn jarojn poste al ''Vegetara Ligo Esperantista'' (''VLE'') kaj fine - nur post la [[2-a Mondmilito]] - al ''Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio'' (''TEVA'').
 
La asocio fondiĝis (de 19 ĉeestantaj membroj) laŭ instigo de [[René Ladevèze|René de Ladevèze]]. Laŭ informo el [[Enciklopedio de Esperanto]] -, [[Lev Tolstoj]] (mem vegetarano) akceptis per speciala skriba konfirmo ĝian honoran prezidantecon. Laŭ [[Esperantista Vegetarano]] [[1995]], p. 23, ankaŭ "Ludoviko Zamenhof estis inter la membroj fondantoj", sed deziris, ke oni ne menciu tion en la vegetarana literaturo. Ne estas klare, ĉu tiu ĉi informo estas vera.
 
Du tagojn post IUEV fondiĝis ankaŭ la neesperantista ''[[Internacia Vegetarana Unuiĝo]]'' (IVU) - same en Dresdeno, ĉar [[J. Arthur Gill]], esperantisto kaj sekretario de ''[[Kvakeroj|Kvakera]] Vegetarana Asocio'' (''Friends Vegetarian Society'', fondita en [[1902]]) proponis al la neesperantistaj vegetaranoj organizi sian fondan kongreson lige kun la UK, por ke esperantistaj vegetaranoj povu ĉeesti ambaŭ aranĝojn kaj helpi la internacian kompreniĝon en la IVU-kongreso pere de Esperanto. Tamen montriĝis fine, ke nur malmultaj esperantistoj emis ĉeesti ankaŭ la neesperantistan aranĝon.
Linio 15:
En la 4-a Kongreso de IVU en [[1913]] en [[Hago]], Esperanto estis unu el la 5 oficialaj lingvoj.
 
En [[1914]] aperis la unua numero de la esperanta gazeto "Vegetarano", redaktita de [[August Oskar Bünemann|Oskar Bünemann]]. De [[1927]] ĝis [[1932]] la gazeto estis samtempe oficiala organo de IVU. Tiutempe ĝi enhavis internaciajn informojn pri vegetarismo ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla, franca kaj germana. Pro financaj kialoj IVU ĉesis eldoni la gazeton en 1932.
 
En [[1954]], la [[Natan Ben-Cion Ĥavkin]] el [[Israelo]] reorganizis la asocion. Ekde [[1971]] vigligis ĝin [[Arnošt Váňa]] el [[Slovakio]]. Li enkondukis la principon, ke membroj ne pagu fiksan kotizon, sed jaran donacon, kies altecon ili povas mem difini. Tiu ĉi principo restis en TEVA ĝis hodiaŭ.
 
En [[1992]] Váňa transdonis la prezidantecon al [[Christopher Fettes]]. Sed en la postaj jaroj okazis [[skismo]] - la membroj de TEVA ricevis malsamajn numerojn de [[Esperantista Vegetarano]] el Italio kaj el [[Slovakio]], en kiuj eĉ estis indikitaj malsamaj nomoj de estraranoj kaj malsamaj kontoj por donacoj. Pri la skismo kulpis la jam ĉ. 85-jara Váňa. La skismo finiĝis pro la decido de la membroj preferis asocion kun statuto kaj demokratie elektita estraro (kun Christopher Fettes kiel prezidanto) al amikaro gvidata de Váňa, kaj fine pro la malsaniĝo kaj posta morto (en [[1998]]) de Váňa.
 
El la menciitaj aktivuloj aŭ subtenantoj de TEVA, 4 fariĝis honoraj prezidantoj: [[Lev Tolstoj]], [[René Ladevèze|René de Ladevèze]], [[Natan Ben-Cion Ĥavkin]] kaj [[Arnošt Váňa]].
En la unuaj jaroj, la oficiala Organo de la movado estis VEGETARANO, kaj de [[1927]] ĝis [[1932]] VEGETARANO estis samtempe Organo de VLE kaj de la ne-esperantista IVU ([[Internacia Vegetarana Unuiĝo]]). Ĝi enhavis internaciajn informojn pri vegetarismo en la lingvoj Esperanto, angla, franca kaj germana. Aktiva estis la kunlaborado inter la du movadoj.
 
==Celoj kaj aktivado de TEVA==
LaLaŭ celosia destaturo, TEVAla estas:asocio “disvastigicelas "disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter Esperantistojesperantistoj", en "amika kaj aktiva kunlaborado, cele al respekto alde la naturo kaj alde ĉiuj vivajvivantaj estaĵoj". Ĝia [[slogano]] estas "Vivu kaj lasu vivi".
 
TEVA eldonas la gazeton [[Esperantista Vegetarano]] (unufoje jare, ĉ. 40 p.) kaj aldone la ''Leteron de la Esperantista Vegetarano'' (ĉ. 2-foje jare, po ĉ. 16 p.).
TEVA havas reprezentantojn en 38 landoj.
 
Ĝi ne havas proprajn memstarajn aranĝojn, sed okazigas ĉiujaran kunvenon en la [[Universala Kongreso]]. Krome TEVA partoprenas ankaŭ aliajn esperantistajn kaj vegetarajn aranĝojn. TEVA-anoj aktivis ekzemple en 36-a Kongreso de IVU en [[2004]] en [[Florianópolis]] ([[Brazilo]]), kaj tre verŝajne aktivos ankaŭ en la 38-a Kongreso de IVU en Dresden, kie IVU kaj TEVA povos festi sian 100-jaran jubileon.
Esperanto estas la oficiala lingvo de la Asocio.
 
TEVA havas reprezentantojn en 38 landoj. Ĝi estas membro de IVU kaj de EVU (European Vegetarian Union), kaj estas faka asocio kunlaboranta kun [[Universala Esperanto-Asocio]].
La oficiala Organo estas [[Esperantista Vegetarano]], kaj per “La Letero de Esperantista Vegetarano” TEVA informas pri asociaj aferoj.
 
En januaro [[2005]] fondiĝis reta dissendolisto de esperantistaj vegetaranoj ĉe ''yahoogroups'', kiu - kontraŭe al pli fruaj tiudirektaj provoj - fariĝis sufiĉe vigla.
TEVA estas Kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio, kaj estas Membro de IVU kaj de EVU (European Vegetarian Union).
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 40 ⟶ 41:
 
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:redaktata]]