Aŭto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 47:
 
Karl Benz proponis kunlaboradon inter DMG kaj Benz kaj Kompanio kiam la ekonomiaj kondiĉoj ekmalboniĝis en Germanio post la [[Unua Mondmilito]], sed la direktoroj de DMG malakceptis konsideri ĝin dekomence. Negocado inter ambaŭ kompanioj pluis kelkajn jarojn poste kiam tiuj kondiĉoj malboniĝis, kaj en 1924 ili subskribis Interkonsenton de Reciproka Intereso, valida ĝis la jaro 2000. Ambaŭ entreprenoj normigis dezajnojn, produktadon, aĉetadon kaj vendadojn kaj ili reklamis aŭ komercigis siajn aŭtomodelojn kune, kvankam retenante siajn respektivajn markojn. La 28an de junio 1926, Benz kaj Kompanio kaj DMG finfine kuniĝis kiam la kompanio Daimler-Benz nomigis ĉiujn siajn aŭtojn Mercedes Benz, kiel marko honoranta la plej gravan modelon de la aŭtoj DMG, kaj la dezajno Maybach estis poste referencata kiel la Mercedes-35 hp de 1902, kun la nomo Benz. Karl Benz restis membro de la direktoraro de Daimler-Benz ĝis sia morto en 1929, kaj foje ankaŭ liaj du filoj partoprenis en la administrado de la kompanio.
 
En 1890, [[Émile Levassor]] kaj [[Armand Peugeot]] el Francio ekproduktis vehiklojn enhavantajn motorojn Daimler, kaj tiel oni metis bazon por la aŭtomobila industrio en Francio. En 1891, Auguste Doriot kaj lia kolego el Peugeot nome Louis Rigoulot finkompletigis la plej longan veturadon per bezin-pelita vehiklo kiam ilia mem-dezajnita kaj memkonstruita Daimler haviginta energion por la Peugeot Type 3 finkompletigisc la 2,100 km (1,300 mejlojn) el [[Valentigney]] al [[Parizo]] kaj [[Brest (Francio)|Brest]] kaj reen denove. Ili estis ligitaj al la unua bicikla kurkonkurenco "Paris–Brest–Paris", sed ili finis 6 tagojn post la venkinta biciklisto, [[Charles Terront]].
 
===En Usono===
 
===La amasproduktita veturilo===