Dua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
| komandanto2=[[Dosiero:Flago de Nazia Germanio.svg|22px|border]] [[Adolf Hitler]]<br/>[[Dosiero:Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg|22px|border]] [[Benito Mussolini]]<br/>[[Dosiero:Flago-de-Japanio.svg|22px|border]] Tojo Hideki
}}
La '''Dua mondmilito''' ([[1-a de septembro]] [[1939]]–[[2-a de septembro]] [[1945]]) estis grava [[mondmilito]] kaj ĝis nun la plej granda [[Armilo|armita]] [[konflikto]] en la [[historio]] de la [[homaro]], kiu kostis la vivojn de proksimume 45–60 milionoj da [[homo]]j. Ties senperaj kaŭzoj estis streĉo kaŭzita pro erare formulita [[traktato de Versajlo]], la [[granda ekonomia krizo]] el ŝanĝoj de la [[1920-aj jaroj]] kaj [[1930-aj jaroj]] kiu grave malfortigis ĉiujn ŝtatojn kaj iliajn registarojn, kaj malforteco de [[Ligo de Nacioj|KomunumoLigo de Nacioj]] kaj potencoj, kiuj devis reteni la mondan pacon kaj inspekti pri la respektado de la sistemo de la [[Traktato de Versajlo]].
 
La [[milito]] trafis fakte la tutan mondon – oni batalis en ĉiuj [[oceano]]j kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝataj [[kontinento]]j. La plej ampleksa majoritato de la landoj el la mondo — inklude ĉiujn el la grandaj potencoj — finfine formis du kontraŭajn militaliancojn: nome [[Aliancanoj]] kaj [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Akso]]. Okazis stato de totala milito, kiu rekte tuŝis pli ol 100 milionojn da personoj el ĉirkaŭ 30 landoj. La ĉefaj partoprenantoj dediĉis sian tutan ekonomian, industrian, kaj sciencan kapablaron al la militklopodo, kio forviŝis la distingon inter civilaj kaj militaj rimedoj. La Dua mondmilito estis [[Listo de militoj laŭ nombro de mortintoj|la plej mortiga konflikto]] en la homa historio, markita de 50 al 85 milionoj da mortoj, plej el kiuj estis civiluloj en [[Sovetunio]] kaj [[Ĉinio]]. Ĝi inkludis [[masakro]]jn, la [[genocido]]n de la [[Holokaŭsto]], strategian bombardadon, intencitan amasmortigon per [[malsatego]] kaj [[malsano]]j, kaj la nuran uzon de [[atomarmilo]]j en milito.<ref>Gilbert 2001, p. 291.</ref><ref>James A. Tyner (3a de Marto 2009). War, Violence, and Population: Making the Body Count. The Guilford Press; 1a eldono. p. 49. ISBN 978-1-6062-3038-1.</ref><ref>Sommerville 2008, p. 5 (2011 ed.).</ref><ref>[http://www.bbc.co.uk/tyne/content/articles/2005/01/20/holocaust_memorial_other_victims_feature.shtml "BBC - Tyne - Roots - Non-Jewish Holocaust Victims: The 5,000,000 others".] www.bbc.co.uk. Alirita la 11a de Decembro 2018.</ref>