5 517
redaktoj
[[Dosiero:
La '''palisaro''' estas “[[barilo]], formita de vico da [[paliso]]j”<ref>Vidu la vorton [http://vortaro.net/#palisaro “Palisaro”] en [[PIV]].</ref>. Palisoj povas esti enfositaj aŭ enbatitaj en grundon, supre akrigitaj aŭ ne, kaj havi diversan longon. Spaco inter du najbaraj palisoj aŭ tute forestas aŭ estas malgranda. Oni povas fortigi palisaron per horizontalaj [[stango]]j aŭ eĉ kovri ĝin unu aŭ ambaŭflanke per horizontalaj [[tabulo]]j.
[[Dosiero:Stockade (PSF).png|eta|maldekstra|Palisaro]]
== Tipa konstruo ==
Ordinare palisaron oni faris el mezgrandaj rektaj arbotrunkoj, kiuj estas starigitaj vertikale, sen spaco inter du najbaraj palisoj, kaj fortikigitaj per pliaj konstruaĵoj. Palisoj ordinare estis akrigitaj supre. La alto de palisaro estis ekde 1 metro ĝis 4 metroj, kaj ne malpli oltriono de ĉiu paliso estis engrundigita. Ofte oni uzis palisaron kune kun grundaj fortikaĵoj.
Palisaro estis efika varianto se oni bezonas rapide konstrui fortikaĵon. En arbohavaj regionoj oni povis facile kaj rapide trovi materialon por la konstruado surloke. Palisaroj taŭgas kontraŭ malmultaj aŭ malbone armitaj malamikoj. Tamen, ĉar lignaj palisaroj ne estis rezistaj kontraŭ fajro, [[Sieĝarmo|sieĝaj maŝinoj]] kaj [[artilerio]].
Ofte oni uzas palisaron provizore, ĝis kiam ŝtona muro estis finkonstruita.<ref>Tiu ĉi sekcio estas libere tradukita el la angla Vikipedio.</ref>
== Referencoj ==
|