Palisaro: Malsamoj inter versioj

862 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
 
[[Dosiero:Stockade (PSF).png|eta|maldekstra|Palisaro]]
== Tipa konstruo ==
Ordinare palisaron oni faris el mezgrandaj rektaj arbotrunkoj, kiuj estas starigitaj vertikale, sen spaco inter du najbaraj palisoj, kaj fortikigitaj per pliaj konstruaĵoj. Palisoj ordinare estis akrigitaj supre. La alto de palisaro estis ekde 1 metro ĝis 4 metroj, kaj ne malpli oltrionool triono de ĉiu paliso estis engrundigita. Ofte oni uzis palisaron kune kun grundaj fortikaĵoj.
 
Palisaro estis efika varianto se oni bezonas rapide konstrui fortikaĵon. En arbohavaj regionoj oni povis facile kaj rapide trovi materialon por la konstruado surloke. Palisaroj taŭgas kontraŭ malmultaj aŭ malbone armitaj malamikoj. Tamen, ĉar lignaj palisaroj ne estis rezistaj kontraŭ fajro, [[Sieĝarmo|sieĝaj maŝinoj]] kaj [[artilerio]].
 
Ofte oni uzas palisaron provizore, ĝis kiam ŝtona muro estis finkonstruita.<ref>Tiu ĉi sekcio estas libere tradukita el la angla Vikipedio.</ref>
== [[Antikva Grekio]] kaj [[Romio]] ==
 
Kaj grekoj kaj romanoj uzis palisarojn. La Roma historiisto [[Tito Livio]] priskribis la grekan manieron pli malbona ol la roma. Grekoj faris tro grandajn palisojn kun multaj branĉoj, tial homo ne povis porti palison kun proprajn armilojn. Pro tio palisoj estis malmultaj, kaj oni starigis ilin maldense. Du aŭ tri homoj povis faligi palison, tenante ĝin je branĉoj, kaj aperis spaco sufiĉa por homo povas tra ĝi eniru. Romanoj faris palisojn malgrandajn kaj malpezajn, eble disduigitajn, sed branĉoj ne multas. Oni starigis ilin dense kaj kunplektis iliajn branĉojn, do faligi ilin ne estis facile, kaj post falo de unu paliso sufiĉe granda spaco ne aperis. Kaj romanoj povis porti palisojn de unu haltejo al la alia kaj ne bezonas ĉiufoje fari novajn.<ref>''Tito Livio'', '''Ab Urbe Condita''' ĉ.33; 5-6</ref>
 
 
== Referencoj ==