Tero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
[[Dosiero:Earth symbol.svg|eta|maldekstra|100px|Astronomia simbolo de la Tero]]La '''Tero''' estas nia [[planedo]], la tria planedo ekde la [[Suno]] (post [[Venuso]] kaj antaŭ [[Marso]]). Rilate al [[diametro]] kaj [[maso]] ĝi estas la kvina plej granda el la ok planedoj de la [[Sunsistemo]] kaj la plej granda el la [[tereca planedo|terecaj planedoj]] (negasaj planedoj). Ĝi havas la plej granda [[denseco]] meze de la planedoj de la Sunsistemo.<ref name="denso"/>
 
Hejmo por milionoj da [[specio]]j, inkluzive homoj, la Tero estas la sola loko en la [[universo]], pri kiu oni scias, ke tie ekzistas [[vivo]]. La planedo formiĝis antaŭ 4,54 miliardoj da jaroj,<ref name="agxo"/> kaj vivo aperis sur ĝia surfaco ene de la unua miliardo. Ekzistas faktoj, kiuj por oni ebligas proponi, ke la vivo jam ekzistis antaŭ 4,1 miliardoj da jaroj.<ref name="ap41"/> Ekde tiam la [[biosfero]] konsiderinde ŝanĝis la [[atmosfero]]n kaj aliajn kontraŭvivajn kondiĉojn en la planedo, ebliginte la dismultiĝon de aerobiaj organismoj kaj la formadon de la [[ozona tavolo]], kiu kune kun la [[magneta kampo]] baras vundeman sunradiadon<ref name="Harrison_2002"/> kaj permesadas vivon sur kontinentoj. La fizikaj ecaroj de la Tero, samkiel ĝia geologia historio kaj orbito, permesis la daŭriĝon de vivo. Oni atendas, ke la mondo povos teni vivon dum 1,5 miliardoj da jaroj plie, post kiam la kreskanta lumpovo de Suno estingos la biosferon.
 
La surfaco de la Tero konsistas en rigida tavolo nomata [[terkrusto]], kiu estas dividita en pluraj rigidaj segmentoj, aŭ [[tektonikaj platoj]], kiuj [[Geologia tempskalo|laŭtempe]] migras sur la interna parto de la planedo. Ĉirkaŭ 71% de tiu surfaco estas kovrata de [[sala]] [[oceano|oceanaro]], dum la resto konsistas en superoceanaj partoj, do [[kontinento]]j kaj [[insulo]]j. Likvan [[akvo]]n, necesan al ĉia konata vivo, oni ne malkovris en aliaj planedoj krom en la Tero. Sub la terkrusto estas daŭre aktiva (ekde sia formiĝo) tavolo nomata [[termantelo|mantelo]]; ĝi estas relative solida, tamen malpli rigida ol krusto. La planeda interno estas dunatura [[terkerno|kerno]], ekstere likva, kiu naskas la [[magneta kampo|magnetan kampon]] de la Tero, kaj interne solida ([[fera]]).