Thomas Sankara: Malsamoj inter versioj

32 bitokojn forigis ,  antaŭ 2 jaroj
esperantigita ŝablono (DEFAŬLTORDIGO), +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
e (+Bibliotekoj per AWB)
(esperantigita ŝablono (DEFAŬLTORDIGO), +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
{{Informkesto homo}}
'''Thomas Isidore Noël SANKARA''' ([[21-a de decembro]] [[1949]] – [[15-a de oktobro]] [[1987]]) estis prezidanto de [[Burkina Faso]]. Sankara estas grava figuro de [[tutafrikismo]] kaj de [[triamondismo]].
 
La 17-an de majo [[1983]], dum s-ro Guy Penne, konsilisto pri Afriko de [[François Mitterrand]], aviadile atingas la ĉefurbon [[Ŭagaduguo]], Sankara estas arestita. La sekretaj maldekstraj organizaĵoj (APS) kaj [[Rekonstruita Unio de Komunistaj Luktoj]] ([[R-UKL]]) manifestacias por lia liberigo. Li sukcesis esti respektata de civilaj organizoj, suspektemaj rilate militistojn, sed ankaŭ de la militistoj, kiuj rekonas en li kolegon, fieran soldaton. Post liberiĝo de Sankara, ĉiuj tiuj fortoj preparas kune la ekregadon.
 
La sturmtaĉmentoj de Po, sude de la lando, gvidataj de kapitano [[Blaise Compaoré]], atingis la [[ĉefurbo]]n la 4-an de aŭgusto 1983 ; la laboristoj de telekomunikado fermis la liniojn; [[civilulo]]j atendis la [[militisto]]jn kaj gvidis ilin en la urbon, kiu facile falis en la manojn de la revolucianoj. Sankara iĝis [[prezidento]].
 
Sankara apenaŭ kaŝas siajn marksismajn influojn. Sed tiuj, kiuj ĉirkaŭas lin, ofte tute ne kundividas liajn politikajn referencojn. Li precipe provas altiri al si kompetentulojn kaj motivatajn homojn, kaj arigas en la prezidantejo cent kvindek kunlaborantojn zorge elektitajn, el kiuj kelkaj ideologoj, sed plej multaj estas plej efikaj kadruloj el la lando.
 
La 4-an de aŭgusto [[1984]] la Altvoltao simbole estas nomita de li '''Burkina Faso''', « lando de la nekorupteblaj homoj ». Importado de fruktoj kaj legomoj estis malpermesataj por instigi la komercistojn aĉeti la produktojn de la sudokcidento. Malfacile alirebla, tiu regiono de Burkino estis forlasita, profite al la merkatoj de [[Eburbordo]], kiun bona gudrita vojo ligas al Burkino. Distriburetoj instaliĝas kun la disvolvado de tutnacia vendejo-ĉeno. La ŝtatfunkciuloj surmetu la ''Faso dan fani'', la tradician veston faritan el mallarĝaj kotonaj bendoj. Rezulte, multaj virinoj komencas teksi en siaj kortoj, kio donas al ili propran enspezon.
Proparolanto de la [[Tria Mondo]], Sankara kritikas la internacian ordon. La disvolvitaj temoj eĥas en la hodiaŭa alimondista sfero: la maljustaĵoj de la tutmondiĝo kaj de la internacia financa sistemo, la ĉieeco de la [[Internacia Mon-Fonduso]] ([[IMF]]) kaj de la [[Monda Banko]], la malvirta cirklo de la ŝuldo en la Tria Mondo.
 
Kvankam revoluciema, Sankara evoluigas pripenson pri demokratio ĝis konkretigo per mobilizado de ĉiuj sociaj tavoloj. Tio implicas la emancipiĝon de popolaj klasoj kaj de virinoj.
 
La 15-an de oktobro 1987 Sankara estas murdita dum puĉo organizita de [[Blaise Compaoré]] kaj kun subteno de [[Francio]] per [[Franca Asocio por Amikeco franca-burkina]].
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{DEFAULTSORTDEFAŬLTORDIGO:Sankara, Thomas}}
[[Kategorio:Prezidantoj de Burkino]]
[[Kategorio:Burkinaj politikistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1949]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1987]]
167 744

redaktoj