Priene: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 23 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q142819)
esperantigita parametro, pli belaj buloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Priene.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|<center>ruino de la templo de la diino [[Atena]] en Priene]]
'''Priene''' estis antikva urbo en [[Malgrandazio]], la hodiaŭa [[Turkio]].
 
== Historio ==
Priene situas norde de la urbo [[Mileto (Malgrandazio)|Mileto]] sur la montara duoninsulo [[Mikale]]. La ekzakta pozicio de la unua setlejo kaj la dato de eksetlado dum la prahistorio ne estas konataj. Laŭ la geografo [[Pausanias]] grekaj enmigrintoj el [[Ionio]] kaj [[Tebo (Grekio)|Tebo]] transprenis la urbon de la [[Kario|karianoj]].
 
Priene estis membro de la Ionia Ligo de Urboj, kiu fondiĝis dum la [[8-a jarcento a.K.]] aŭ jam pli frue, kaj post detruo de la urbo ''Melie'' iĝis sidejo de la liga sanktaĵo ''Panionion''. En dokumento la urbo unuafoje menciiĝis dum la [[7-a jarcento a.K.]], kiam invadintoj prirabis la tutan regionon, detruis la regnon [[Frigio]] kaj preskaŭ ankaŭ [[Lidio]]n. Sekve kun la loĝantoj de la insula regno [[Samoso]] ekestis konfliktoj pri fekunda teritorio norde de la montaro de la duoninsulo [[Mikale]], kaj tiuj konfliktoj daŭris ĝis la [[2-a jarcento a.K.]].
 
Ĉirkaŭ la jaro [[-645|645 a.K.]] la urbo iĝis parto de la regno [[Lidio]]. Komence de la [[6-a jarcento a.K.]] en la urbo vivis la leĝoformulisto [[Bias]], unu el la sep saĝuloj de antikva Grekio. Kiam dum la jaro [[-545|-545 a.K.]] la [[Persa Imperio]] atakis la regnon [[Lidio]], la plej multaj urboj de la Ionia Ligo restis fidelaj al Lidio kaj kunbatalis kontraŭ la persoj. Post la konkero fare de la persa armeo laŭ iuj historiaj fontoj detruiĝis la urboj Priene kaj [[Magnesia ĉe rivero Meandro|Magnesia]]. La amplekso de tiuj detruoj dubindas, ĉar jam mallonge poste la urboj devis pagi signifajn impostojn, kio indikas pri relativa ekonomia prospero. La urbo dum la jaro [[-494|494 a.K.]] kun la aliaj urboj de la Ionia Ligo partoprenis en decida mara batalo kadre de ribelo kontraŭ la Persa Imperio (Ionia Ribelo, 501 - 494 a.K.) kaj samkiel la aliaj urboj de la Ligo detruiĝis post la malvenko de la ribelo. Ankaŭ post la venko de Grekio super la Persa Imperio la urbo nur tre malrapide refortiĝas. Al la Atika Mararmea Ligo la urbo nur malofte povis kontribui monon. Dum la [[5-a jarcento a.K.]] ĝi ne plu aperis kiel militanta urbo, sed la ĉirkaŭaj regnoj militis ''pri'' ĝi. Dum la jaro [[-387|387 a.K.]] la urboj de la Ligo ree iĝis parto de la Persa Imperio.
 
[[Dosiero:Priene Theater Apr2005.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|<center>la antikva teatro de Priene, fone la roko sur kiu troviĝis la urba [[akropolo]]]]
 
Meze de la [[4-a jarcento a.K.]] la urbo en iom alia loko rekonstruiĝas. La nuntempe grandparte arkeologie reelfosita nova setlejo troviĝis ĉe suda deklivo de la montara duoninsulo Mikale dum 300 metrojn alta roko, kiu integriĝis en la novan urbon kaj iĝis loko de la urba [[akropolo]]. Malgraŭ la parte kruta deklivo la nova urbo estis planita kaj konstruita laŭ regula ortangula strataro, kiu dividis la teritorion al samgrandaj areoj. Tiaj planitaj urboj laŭ la nomo de la teoriisto [[Hipodamo el Mileto|Hipodamo]] de [[Mileto (Malgrandazio)|Mileto]] nomiĝas "hipodamaj". En la urbocentro restis granda placo, la [[Agoro]]. La plej pompa konstruaĵo de la nova urbo estis templo de la helena diino [[Atena]].
 
La urbo dum la epoko de [[antikva Makedonio]] kiel la aliaj grekaj urboj de [[Malgrandazio]] restis aŭtonoma. Dum la sekvaj jarcentojk konstruiĝis pli kaj pli da novaj pompaj marmoraj konstruaĵoj, kaj la [[Agoro]] ĉirkaŭiĝis per imponaj haloj. Priene apartenis al la helenismaj ŝtatoj de la [[Seleŭkidoj]] kaj post la jaro [[-246|246 a.K.]] al tiuj de la [[Ptolemeidoj]], ĝis dum la jaro [[-190|190]] ĝi iĝis parto de la potencosfero de la [[Romia Imperio]], unue kiel libera aliancano. Dum la jaro [[-129|129 a.K.]] la urbo kun la kompleta teritorio de la regno [[Pergamono]] estis heredigita al la [[Romia Imperio]], kvankam ĝi formale restis libera urbo. Militoj de la 1-a jarcento a.K. plu malfortigis la urbon, kvankam sekve novaj konstruaĵoj atestas ankaŭ pri ioma reprosperiĝo. Pro amasiĝantaj sedimentoj de la rivero [[Meandro (rivero)|Meandro]] la bordo de la [[Egea Maro]] pli kaj pli malproksimiĝis, tiel ke la urbo pli kaj pli perdis havenan kaj do ekonomian signifon.
Linio 18:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.uni-frankfurt.de/fb09/klassarch/Projekte.html aktualaj arkeologiaj fosaĵoj de la universitato [[Frankfurto-ĉe-Majno]]]
 
{{Koordinatoj artikolo|37_39_35_N_27_17_52_E_type:landmark_region:TR_scale:100000|37°&nbsp;39'&nbsp;35"&nbsp;norde, 27°&nbsp;17'&nbsp;52"&nbsp;oriente}}