Irana arkitekturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[File:Naghshe Jahan Square Isfahan modified.jpg|thumb|280px|dekstre|Placo de Naghsh-i Jahan.]]
[[File:Baghe Eram Shiraz.jpg|thumb|right|200px|[[Erama Ĝardeno]] en [[Ŝirazo]] estas 18a-jarcenta konstruaĵo nome heredo de la [[Dinastio Zand]].]]
'''Irana arkitekturo''' aŭ '''persa arkitekturo''' estas la arkitekturo de nuntempa [[Irano]] kaj de la [[Irankultura Mondoregiono]]. Ĝi havas kontinuan historion de almenaŭ 5000 a.K. ĝis la nuno, kun karakterizaj ekzemploj distribuitaj super vasta areo de [[Turkio]] kaj [[Irako]] ĝis Norda [[Hindio]] kaj [[Taĝikio]], kaj de [[Kaŭkazo]] ĝis [[Zanzibaro]].

==Priskribo==
Persaj konstruaĵoj varias de kamparanaj kabanoj al tetrinkejoj kaj ĝardenoj, pavilonoj al "kelkaj el la plej majestaj strukturoj kiujn la mondo iam vidis".<ref> Arthur Upham Pope. ''Introducing Persian Architecture''. [[Oxford University Press]]. London. 1971. p. 1</ref>
 
Irana arkitekturo ĝenerale elmontras bonegan diversecon, kaj strukturan kaj estetikan, formiĝante iom post iom kaj kohere pro pli fruaj tradicioj kaj spertoj. Sen subitaj inventoj, kaj malgraŭ la ripeta traŭmato pro invadoj kaj kulturaj ŝokoj, ĝi atingis "individuecon aparta de tiu de aliaj islamaj landoj".<ref> Arthur Upham Pope. ''Persian Architecture''. George Braziller, [[Novjorko]], 1965. p. 266</ref> Ĝiaj plej gravaj virtoj estas pluraj: "markita sento por formo kaj skalo; struktura inventemo, precipe en konstruo de [[volbo]]j kaj [[kupolo]]j; genio por ornamado kun libereco kaj sukceso ne rivalita en iu alia arkitekturo".<ref> Arthur Upham Pope. ''Persian Architecture''. George Braziller, New York, 1965. p.266</ref>