Kontraŭatomenergia movado: Malsamoj inter versioj

e
Bibliotekoj
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
e (Bibliotekoj)
[[Dosiero:Atomenergio ne dankon.png|eta|200px|<center>La "[[ridanta suno]]" estas la simbolo de la kontraŭatomenergia movado. Origine el Danio, ĝi komence de la 1980-aj jaroj disvastiĝis en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.]]
 
La '''kontraŭ[[nuklea energio|atomenergia]] movado''' estas internacia socia movado, kiu luktas kontraŭ la armea, sed aparte ankaŭ kontraŭ la malarmea uzo de [[nuklea energio|atomenergio/nuklea energio]] en [[nuklea centralo|nukleaj centraloj]] cele al havigo de elektra energio. La movado ekestinta en la [[1970-aj jaroj]] apartenas al la novaj sociaj movadoj de la fina [[20-a jarcento]]. Laŭ la movadanoj nek la armea nek la malarmea uzo de nuklea energio iel ajn pravigeblas, ĉar la riskoj kaj problemoj tro grandas kaj ne antaŭkalkuleblas.
Intertempe la rekta realigo de tia postulo malfacilas - pro la alta procentaĵo de nuklecentrale produktata elektro. Parto de la movado do ŝanĝis sian postulon al celo de iom-post-ioma eliro el nuklecentrala produkto de elektro, per pli ŝpara kaj efika uzo de elektra energio kaj plia uzo de [[renoviĝanta energio]]. Por unuopaj ŝtatoj la movado pro la individuaj ekonomiaj cirkonstancoj evoluigis malsamajn scenarojn de tia iom-post-ioma ne-plu-uzo de atomenergio.
 
[[Dosiero:ANTIAKW.jpg|eta|maldekstra|<center>kontraŭatomenergia demonstracio ĉe la ĉefkonstruaĵo de la [[bonna universitato]] la 14-an de oktobro 1979 - tiun kaj sekvajn demonstraciojn en Bonn partoprenis ankaŭ multaj junaj esperantistoj]]
[[Dosiero:Antinulear Demonstration in Colmar, October 3, 2009.jpg|eta|maldekstra|<center>kontraŭatomenergia demonstracio en [[Colmar]], [[Francio]] en oktobro 2009]]
[[Dosiero:Protests against nuclear power Stockholm 2010-06-17-4.jpg|eta|maldekstra|<center>protestoj de la organizaĵo [[Greenpeace]] en [[Stokholmo]] kontraŭ nova nuklea centralo en [[Svedio]], junie 2010]]
== Kritiko pri atomenergio ==
Multaj kontraŭantoj de atomenergio opinias, ke la funkciigo de [[nuklea centralo|nuklesaj centraloj]] kun la provizo per kaj post nuklecentrala uzo sekura stokigo de radioaktiva materialo inter alie signifas la sekvajn grandegajn riskojn:
Parto de la kontraŭantoj de atomenergio, pli radikala, ankaŭ toleras puneblan materian detruon - ekzemple de fervojaj reloj aŭ stratoj, tra kiuj transportatas nuklecentrale uzota/uzita radioaktiva materialo, dum ne estas danĝerigataj homoj. Ene de la movado regas diversaj konceptoj pri la termino "perforto": iuj anoj ne konsideras puran materian detruon perforta ago, kaj nemalmultaj konsideras perforto la ŝtate laŭleĝan funkciigon de nukleaj centraloj, kaj ankaŭ la aktivigon de miloj da policanoj por ties protekto kontraŭ demonstracioj de kritikantoj. Regas forta konsento ene de la movado, ke perforto kontraŭ homoj ne estas movade permesebla, kaj ankaŭ ne permeseblas detruoj, kiuj pli forte damaĝus la medion.
 
[[Dosiero:Wendland X.JPG|eta|150px|<center>flava "[[ikso]]" ĉe privata domo, kiel simbolo de kontraŭatomenergia rezisto]]
[[Dosiero:WendlandAntiNuclearProtest9.jpg|eta|maldekstra|<center>demonstracio kontraŭ la deponejo de radioaktiva "rubaĵo" en [[Gorleben]], Germanio, en novembro 2010]]
== Simboloj kaj sloganoj ==
La tradicia simbolo de la kontraŭatomenergia movado estas ridanta, tradicie ruĝa suno sur kutime flava fono. Ekzistas diversaj variaĵoj, ekzemple kun batalopreta [[pugno]] aŭ kun vizaĝokamuflaĵo. Kutime la simbolo estas ligata al la slogano "Atomenergio? Ne dankon!" en diversaj lingvoj. La simbolo kaj slogano havas sian radikon en la kontraŭatomenergia movado de [[Danio]] fine de la 1970-aj jaroj, kaj ekde la jaro [[1980]] amase disvastiĝis unue en la najbara lando Germanio kaj de tie plu al aliaj landoj kaj lingvoj. Ankaŭ esperantlingva bildbutono de la slogana simbolo publikiĝis kaj distribuiĝis jam en 1980/1981. La simbolo tutmonde iĝis publika rekonilo de la movado.
La blazono de la tiel nomata "Respubliko Libera [[vendoj|Vend]]lando", kabanaro de kontraŭatomenergiistoj proksime de la stokejo de nuklecentrale uzita radioaktiva materialo en la vilaĝo [[Gorleben]] de norda Germanio, estas okradia oranĝa suno sur malhelflava fono.
 
<center><gallery>
dosiero:Gorleben Stein.jpg|<center>memorŝtono en [[Hanovro]], Germanio, starigita kadre de granda demonstracio en 1979
dosiero:Atomenergio ne dankon, bildbutono de 1980.png|<center>skanaĵo de origina esperantlingva bildbutono de 1980 pri la movada simbolo
dosiero:Rfw neu.png|<center>emblemo de la protesta kabanaro "Respubliko Libera Vendlando" en Germanio
dosiero:Antinuclear.svg|<center>plia kontraŭatomenergia emblemo
</gallery></center>
{{clear}}
 
* [http://www10.antenna.nl/wise/shop/ vendejo de bildbutonoj kaj glumarkoj pri la kontraŭatomenergia simbolo en 39 lingvoj inkluzive de Esperanto]
* [http://www.berliner-zeitung.de/archiv/neuer-sound-im-parlament,10810590,10665792.html artikolo en la germana gazeto] ''[[Berliner Zeitung]]'' [http://www.berliner-zeitung.de/archiv/neuer-sound-im-parlament,10810590,10665792.html de septembro 2009 mencias, ke maldekstra berlina ministrino pri mediprotekto tiam demonstraciis per granda glumarko "Atomenergio? Ne dankon!", sed devis demandi fakan tradukiston pri kiu lingvo temas...] ({{de}})
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Nuklea energio]]
2 795

redaktoj