Kapaneo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|upright=1.5|Sceno el tragedio de [[Esĥilo ''Sep kontraŭ Tebo'': Kapaneo suprengrimpas la urban muregon por...'
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Kapaneo''' ([[helena|helene]] ''Καπανεύς'', [[latino|latine]] ''Capaneus'') estas en la [[helena mitologio]] unu el la komandantoj en la milito nomata [[Sep kontraŭ Tebo]].
 
Kapaneo elstaris per sia fizika forto, sed lia malbonŝanco estis, ke li ŝatis fanfaroni. Post kiam li grimpis muregon de la urbo li eĉ diris, ke nek la plej alta dio [[Zeŭso]] per sia fortego eklipsos lin en konkerado de [[Tebo]]. Tio kolerigis Zeŭson. Li per sia fulmo faligis Kapaneon ĝusĝuste en momento, kiam li preparis sin salti en la urbon. Tiel li fariĝis la unua falinto en tiu ĉi milito.
 
Post la milito oni lian korpon ceremonie forbruligis sur stako. Tien al li ĵetis sin ankaŭ lia funebranta edzino [[Eŭadno]]. Ili estis gepatroj de [[Stenelo]], kiu kun ceteraj [[Epigonoj]] (posteuloj) post dek jaroj konkeris Tebon.